Ŝiboleto
Ŝiboleto estas tipa lingvaĵo, kiu ebligas malarbitran enordigon de lingvouzanto al certa homgrupo (socia, regiona ktp.). Ŝiboletoj povas esti ekzemple:
- ofta uzo de iuj ĝenerale nekutimaj vortoj
- gramatikaj strukturoj, kiuj malkaŝas apartenon al certa skolo aŭ nacilingvan fonon
- tipaj, neindividuaj lingvaj eraroj (ofte prononcaj)
La lingvistika termino ŝiboleto (שיבולת) devenas de biblia vorto, kiu aperas en Juĝistoj 12,5-6:
Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan. Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam la Gileadanoj diris al li: "Ĉu vi estas Efraimido?" Se li diris: "Ne", tiam ili diris al li: "Diru: Ŝibolet"; li diris: "Sibolet", ĉar li ne povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo de Jordan.