Saltu al enhavo

Ŝicujŝan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝicujŝan
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 753000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 730 400  (2007) [+]
Loĝdenso 179 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 1′ N, 106° 22′ O (mapo)39.00985106.36944Koordinatoj: 39° 1′ N, 106° 22′ O (mapo) [+]
Areo 4074,47 km² ( 407 447 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝicujŝan (Ĉinio)
Ŝicujŝan (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ŝicujŝan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Shizuishan [+]
vdr

Ŝicujŝan, per simpligita ĉina skribo 石嘴山, per pinjino Shízuǐshān, per araba skrib-sistemo شِ‌ظُوِشًا شِ , laŭ poŝto Shetsuishan estas metropolo je prefektuja nivelo en aŭtonoma regiono Ningŝjao en Ĉina Popola Respubliko. La loknomo signifas: "Montoj Kiel Ŝtona Buŝo".

Urba pejzaĝo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Fine de 2024 en la prefektujnivela metropolo vivis 739 400 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Dezerta lago

La kuntirita metropolo situas en montaro sur areo 5310 km² laŭ la okcidenta bordo de la Flava Rivero. Proksime dezerto etendiĝas, sed en la areo kelkaj lagoj troviĝas. Ĝia alteco varias de 1 090 m ĝis 3 476 m super la marnivelo kaj administras 3 distriktajn dividojn. Uhaj troviĝas 48, provinca sidejo Jinĉŭano 95, Uĝun 147, ĉefurbo Pekino 827, Ŝanhajo 1600 km laŭ [1].

Tiu areo antaŭe estis centro por karavanoj vojaĝantaj laŭ la nordaj vojoj de Pekino trans la dezerto, tial ĝi estis ankaŭ komerca centro. Laŭjura urbo fondiĝis tie la 7-an de januaro 1960. En la postaj jaroj okazis pluraj ŝanĝoj al la administraj limoj. Ŝicujŝan fariĝis prefektujnivela metropolo en 1975.

La ekonomio baziĝas ĉefe sur karbominado kaj metalurgio. Agrikulturo, turismo kaj vinkultivado ankaŭ kontribuas al la ekonomio. En 2005 la ĉina registaro malpermesis funkciadon de uzinoj kaŭzantaj grandajn poluojn.

Ŝicujŝan estas universitata urbo.

Ponto

La prefektujnivela metropolo estas ligita per ĉefvojaj linioj, eĉ ponto funkcias tra la Flava Rivero, krome ne mankas la fervoja linio, kiu estas trairanta. La ĉefa stacidomo servas la rapidfervojon Baotou - Jinĉŭano.

La klimato estas malvarmeta arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen: BWk kun frostaj kaj tre sekaj vintroj, respektive varmaj ĝis varmegaj kaj iom pli malsekaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 10 °C kaj varias inter 3-17 °C. Jare averaĝe pluvas nur 173 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, julie kulminas la pluvo, dum novembro-februaro apenaŭ aŭ ne estas precipitaĵo.

Bildoj pri Ŝicujŝan
Enirejo al lago
Pagodo
Templo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans