Ŝikuvaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝikuvaso
Citrus x depressa
Citrus x depressa
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × depressa
Citrus × depressa
(Hayata)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ŝikuvaso (Citrus × depressa, antaŭe C. pectinifera, Okinave シークヮーサー aŭ シークァーサー shiikwaasaa, japane ヒラミレモン hirami remon) estas eta citruso kiu estas riĉa je flavonoidoj kaj hejmas en Tajvano kaj Okinavo, Japanio. Tre acida, ĝi ofte estas uzata kiel citronolimeo por garni manĝaĵojn, sed ankaŭ por prepari marmeladon aŭ flavan sukon, kiu povas esti diluigita aŭ dolĉigita.

Citrus depressa estas kultivata en Tajvano kaj la Rjukju-insularo. La plata citrusarbo estas floranta arbo kun averaĝa alto de 5 metroj. La frukto pezas ĉirkaŭ 25~60 gramojn. La aspekto estas iom simila al la Kalamondino.

Kelkaj loĝantoj de la okinava vilaĝo Ogimi diras ke la manĝado de ŝikuvasoj estas la ĉefkaŭzo de ilia longa vivodaŭro.