Ŝildmuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ŝildmuro de la burgo Stahleck

Ŝildmuro estas faktermino de la mezepokaj burgoj. Ŝildmuro estas la la plej forta kaj plej alta el la burgmuroj, se ĝi estas separata de la cetero de la ĉirkaŭanta muro. La ŝildmuro utilas al la protekto de la ĉefa flanko de la atakoj. Se la ŝildmuro kovras du flankojn, tiam oni parolas pri alta mantelomantelmuro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Klara difino de la mantelmuro ofte ne eblas. La konstruo de la sildmuro kutimiĝis en la malfrua 12a jarcento kaj verŝajne estas reago al la uzo de pezaj sieĝaj maŝinoj, kiel la ĵetmaŝino. La dikeco de ŝildmuro povas esti ĝis 12 metrojn (burgo Neuscharfeneck). Sur la murkono ordinare estis defendkoridoro, krome la ŝildmuro povas havi du turojn. Kelkfoje la ŝildmuro anstataŭas la burgfridon, ekzemple ĉe la ruino Sporkenburg en la Westerwald aŭ la ruino Alt-Eberstein proksime de Baden-Baden. En aliaj burgoj, ekzemple la burgo Liebenzell la burgfrido estis konstruita en la mezo de la ŝildmuro.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Wolfgang Böhme, Reinhard Friedrich, Barbara Schock-Werner (Eld.): Wörterbuch der Burgen, Schlösser und Festungen. Philipp Reclam, Stuttgart 2004, ISBN 3-15-010547-1, S. 228–230;
  • Alexander Antonow: Burgen des südwestdeutschen Raums im 13. und 14. Jahrhundert – unter besonderer Berücksichtigung der Schildmauer. Verlag Konkordia, Bühl/Baden 1977, ISBN 3-7826-0040-1;
  • Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen des deutschen Mittelalters – Grundriss-Lexikon. Sonderausgabe, Flechsig Verlag, Würzburg 2000, ISBN 3-88189-360-1, S. 34−36;
  • Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen und Wohntürme des deutschen Mittelalters, Band 1: Burgen. Jan Thorbecke Verlag, Stuttgart 2002, ISBN 3-7995-0104-5, S. 33−36;