Ŝimŝono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lukto de Ŝimŝono kun la leono de Lucas Cranach la Maljuna, 1525

Ŝimŝono (hebree שִׁמְשׁוֹן Šimšôn, signife "sunviro"),[1] Ŝamŝun (arabe شمشون Shamshūn/Šamšūn), aŭ Sampson (greke Σαμψών), estas unu el la lastaj el la juĝistoj de la antikvaj Izraelidoj menciitaj en la Hebrea Biblio (Libro de la Juĝistoj, ĉapitroj 13a al 16a).

Laŭ la biblia rakonto, Ŝimŝono ricevis supernaturan forton de Dio por batali siajn malamikojn kaj plenumi heroajn farojn[2] kiaj leonmortigo, venko super tuta armeo pere de nur makzelo de azeno, kaj detruo de pagana templo. Ŝimŝono havis du vundeblecoj, tamen: lia emo por nefidindaj virinoj kaj lia hararo, sen kiu li estus senpova. Tiuj vundeblecoj eventuale montriĝis fatalaj por li.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1999) Dictionary of Deities and Demons in the Bible. Wm. B. Eerdmans. ISBN 9780802824912.
  2. Malnova Testamento, 316–317.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]