Ŝimŝono kaj Dalila (Rubens)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

 

Samson and Delilah by Rubens.jpg
Ŝimŝono kaj Dalila fare de Rubens

Samson kaj Delilah estas pentraĵo atribuita al la flandra Baroka pentristo Petro Paŭlo Rubens (1577–1640) kaj montrita en la Nacia Galerio (Londono). Ĝi datiĝas de ĉirkaŭ 1609 al 1610.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Rubens majstre pentris Ŝimŝonon ĝuste kiam li dolĉe senkonscia iras renkonte al sia tragika destino. Tiu ĉi fama pentraĵo de la baroka flandra pentristo inspiriĝis el la biblia rakonto de Ŝimŝono kaj Dalila. Ŝimŝono, enamiĝinta al ĉiesulino Dalila, malkaŝas al ŝi la sekreton de sia superhoma forto: sia netondita hararo. Post kiam perfide la hararo estas tondita, la malamikaj soldatoj kaptas la malfortan Ŝimŝonon.

Tiu ĉi esence erotika pentraĵo estis mendita fare de riĉulo por dekori la muron super la kameno de salonego. Ĝi tamen havas samtempe moralisman admonon pri senbrida ampasio. Vidu kiel Rubens prezentas Ŝimŝonon, sekse elĉerpitan, kun sia enorma, dikmuskola, plene malstreĉita korpo, endormiĝinta, duonkuŝante senpova, sur la genuoj de Dalila.

Tre evidenta estas en la pentraĵo la malrespekto de Rubens por la anatomia precizeco, ĉar principe li preferas la pentran komponadon al la fizika realo. La misproporciaj brakoj, la gigantaj manoj, la tro distancaj ŝultroj - ĉio favore al pentra efekto. Rimarkinde estas kiel la mano de la hartondisto, kiu karese tenas la buklojn de Ŝimŝono kaj tiu misproporcia de Dalila sur lia dorso, aludas la fakton, ke tia giganto povas sin trovi en tiu situacio nur pro sia propra iniciato. Krome, la krucigitaj manoj de la hartondisto simbolas perfidon.

La supra maldekstra fona niĉo enhavas statuon de Venero, la diino de amo, kaj ŝia filo, Kupido. Ankaŭ tio reprezentas la kaŭzon de la tragika destino de Ŝimŝono. La maljunulino malantaŭ Dalila aldonas lumon al la sceno sed ne aperas en la biblia rakonto. Ŝi rolas kiel bordelistino, kies profilo kune kun tiu de Dalila povus simboli la estinton de la maljunulino kaj la estonton de Dalila mem.

En la pentraĵo estas tri fontoj de lumo: la maldekstra braĝujo, la kandelo en la mano de la maljunulino kaj la torĉo de la soldato, dekstre trans la pordo. Tamen estas alia stranga lumfonto el sube maldekstre. Ĝi lumigas la nudan korpon de Dalila kaj surprize naztruon kaj brovan subarkon, kiuj kutime en la pentraĵoj troviĝas en mallumo.

Kaj fine, rilate la pentran teknikon, kiun fama arta kritikisto de la 17-a jarcento, nomis "likvaj ombroj", rimarkinde estas kiel trafe Rubens, uzis ĝin por prezenti la reliefojn de la muskoloj kaj la reflektojn de lumo sur la vitraj ampoloj, kiuj troviĝas sur la koloneto apud la pordo. Tiajn reflektojn Rubens faris per skrapado de la oleofarba tavolo, tiel malkovrinte la blankan suban kanvason.

Vere tre kompleksa kaj elstara baroka pentraĵo, profunde influita fare de la itala pentristo Caravaggio.

Heredo[redakti | redakti fonton]

Samson kaj Delilah de Rubens povas esti vidita pendigita super la kamenpeco en la Bankedo de Frans Francken ĉe la Domo de Burgomaster Rockox (inter 1630 kaj 1635).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Esperanta retradio "Kondiĉoj por efektivigo de amo", verkis Gian Piero Savio el Israelo