Ŝimskij (distrikto)
| distrikto de Ŝimsk | ||
| ruse: Шимский район | ||
| distrikto de la Novgoroda provinco | ||
La rivero Vekŝa, la distrikto Ŝimskij
| ||
|
||
| Lando | ||
|---|---|---|
| Administra centro | Ŝimsk | |
| Areo | 1 836,76 km² (183 676 ha) | |
| Loĝantaro | 10 965 (2020) | |
| Denseco | 5,97 loĝ./km² | |
| Estiĝo | 1935 | |
| Horzono | UTC+03 | |
| Tel. prefikso | +7 81656x-xx-xx | |
| OKATO | 49 255 000 000 | |
| Retpaĝo: Oficiala paĝaro de la distrikto | ||
La distrikto de Ŝimsk aŭ Ŝimskij distrikto (ruse Шимский район) estas distrikto de la Novgoroda provinco, Rusio. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Ŝimsk.[1] La loĝantaro de la distrikto en 2020 estis 10965 homoj.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto de Ŝimsk situas en okcidenta parto de la Novgoroda provinco. La areo de la distrikto estas 1836,76 km².[3]
Arbaroj kovras 64 procentojn de la distrikta areo. La plej granda rivero de la distrikto estas Ŝelonj.[1]
Okcidente la distrikto de Ŝimsk najbaras kun la Pskova provinco, nord-okcidente – kun la Leningrada provinco, norde – kun la distrikto de Bateckij kaj kun la distrikto de Novgorodo, sud-oriente – kun la distrikto de Staraja Russa, sude – kun la distrikto de Volot kaj kun la distrikto de Solci. Oriente de la distrikto situas la lago Ilmenj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Шимский район (ruse). Заповедная Россия. Arkivita el la originalo je 2020-06-28. Alirita 2021-03-08 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (rar). Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2021-03-08 .
- ↑ Rusia Federala Servo de Ŝtata Statistiko. La datumbazo pri municipoj. Areoj de la administraj unuoj de la Novgoroda provinco Arkivigite je 2018-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
| ||||||||||
