Ujgura Aŭtonoma Regiono Ŝinĝango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Singkiango

Ŝinĝjango (laŭ PIV2002, antaŭe Sinkiango; ĉine 新疆 [Sjinĝiang], pinjine Xīnjiāng, poŝtpinjine Sinkiang kaj ujgure شىنجاڭ [Ŝinĝang], aŭ plennome Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ŝinĝjango, estas provinco de Ĉinio. La nomo pli malpli signifas "novan limon".

Ŝinĝjango situas ĝis 7435 metroj super la marnivelo de 155 metroj desub la marnivelo, en nordokcidento de Ĉinio, kovras 1,66 milionojn da kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 1/6 de la ĉioma areo de Ĉinio. Ĝi estas la plej granda provinc-nivela regiono en Ĉinio.

Tie troviĝas 68 milionoj da hektaroj da tero utiligeblaj por terkulturo, forstumado kaj paŝtado, kiuj konsistigas 41.19% de la totala areo de la regiono. La kultureblaj kampoj kovras 9.33 milionojn da hektaroj kaj nun 4.0787 milionoj da hektaroj estas kulturataj. Tie la natura herbejo kovras 48 milionojn da hektaroj. Artefarita herbejo kovras 666700 hektarojn. Ĝi estas unu el la 5 plej grandaj paŝtejoj de nia lando. En Sinkiango la tero utiligebla por forstumado estas 4.8393 milionoj da hektaroj (arbaroj kovras l.5333 milionojn da hektaroj), kaj la akumulita lignokvanto estas 250 milionoj da kubmetroj.

Minejoj

Tie jam malkovriĝis 122 specoj da minaĵoj, inter kiuj la rezervokvanto de perilio, muskovito, natria salpetro, kaolino kaj serpenteno okupas la unuan lokon de la tuta lando; la konstatita rezervokvanto de fererco estas 730 milionoj da tunoj. Tie subtere estas pli ol 70 specoj da nemetalaj minaĵoj, el kiuj muskovito, gemo, asbesto kaj Hetian-jado estas famaj tra la tuta mondo. Tie la rezervokvanto de salo estas 318 milionoj da tunoj, tiu de soda sulfato x170 milionoj da tunoj, kaj tiu de natria salpetro -- 2.326 milionoj da tunoj.

Energio

La jara forkuranta surtera akvokvanto de la tuta regiono estas ĉ. 88.4 miliardoj da kubmetroj, la ekspluatebla subtera akvo estas 25.2 miliardoj da kubmetroj kaj glaĉeroj kun akva rezervokvanto de 2580 miliardoj da kubmetroj, kovras 24 mil kvadratajn kilometrojn. En Sinkiango la taga sunbrilado estas longa kaj la jara sunbrilado estas meznombre 2600-3400 horoj. La karba rezervokvanto konsistigas 37.7% de tiu de la tuta lando kaj tiu de nafto kaj natura gaso estas 30 miliardoj da tunoj kaj konsistigas pli ol kvaronon de tiu de la tuta lando.

Bestoj kaj vegetaloj

En Sinkiango loĝas 699 specoj da sovaĝaj animaloj, el kiuj estas 85 specoj da fiŝoj, 7 specoj da amfibioj, 45 specoj da rampuloj kaj 137 specoj da mamuloj. Jam konstatiĝis, ke tie estas 4 mil specoj da sovaĝaj vegetaloj, el kiuj kanaba apocino kaj tarakso (Taraxacum kok-saghyz) kaj aliaj mil specoj da vegetaloj estas tre valoraj.

Loĝantaro

Loĝantoj: 17.4735 milionoj Loĝantara kresko: 1.281% (en 1998)

Nacioj

Tie vivas 10.733 milionoj da nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 61.42% de la totala loĝantaro de la regiono. En Sinkiango vivas 6.601 milionoj da hanoj. Tie estas entute 47 nacioj kaj el ili de generacio al generacio vivas ĉefe ujguroj, hanoj, kazakoj, hujoj, mongoloj, kirgizoj, taĝikoj, ŝibeoj, uzbekoj, manĉuroj, dauroj, tataroj kaj rusoj.


Ekonomio

  • Enlanda tuta produktovaloro: 111.667 miliardoj da juanoj (en 1998)
  • Pokapa produktovaloro: 6667 juanoj (en 1998)
  • Financa enspezo: 6.53928 miliardoj da juanoj (en 1998)

Ekstera komerco

Sinkiango havas konstantan komercan rilaton kun pli ol 70 landoj kaj regionoj. Nun ĝi eksportas proksimume 200 specojn da varoj, sed antaŭe nur dekkelkajn specojn. La de ĝi eksportitaj lokaj specialaĵoj, tekstilaĵoj kaj maŝinoj havas grandan debiton en la internacia merkato.

Fremda investo

Sinkiango jam uzis 2.2 miliardojn da juanoj investitajn de alilandaj entreprenistoj. En 1998 la totala importa kaj eksporta valoro de la entreprenoj investitaj de alilandaj komercistoj atingis 115.58 milionojn da usonaj dolaroj, el kiuj la eksporta -- 84.99 milionoj kaj la importa -- 30.59 milionoj.


Ĉefaj industrioj

Olea ekspluato, olea kemiindustrio, tekstila industrio, grena produktado, kemiindustrio, maŝin-industrio, elektroprodukto kaj forstuma industrio.


Telekomuniko

Nun ĉiuj prefektujoj kaj gubernioj estas ligitaj per aŭtomata longdistanca telefona reto. Bone funkcias ankaŭ optika kablo liganta la regionon kun Eŭropo kaj aliaj landoj de Azio.

Radio kaj Televido

Tie estas 6 radiostacioj, 39 kurt- kaj mezondaj radioelsendaj stacioj, 18 TV-stacioj, 61 TV-elsendaj kaj transsendaj stacioj ĉiu kun kapacito de pli ol unu kw.

Trafiko

Fervojoj

La projekto rapidigi trajnan veturadon sur Sinkiango-Lanzhou-a Fervojo, unu el la gravaj projektoj por triafoja rapidigo de la trajna veturado en Ĉinio, estas efektivigata glate. Laŭ plano la projekto estos plenumita antaŭ la unua de oktobro, 2000. La Sinkiango-Lanzhou-a Fevojo, pli ol 2 mil km longa, estas trunka fervojo liganta la orienton de Ĉinio kun ĝia okcidento. Funkcias ankaŭ la dutraka linio. La fervojo en suda Sinkiango inter Korla kaj Kashi nun estas en streĉa kostruado. Oni jam elspezis 2,4 miliardojn da juanoj por okcidenten-etenda projekto de la Sud-Sinkiango-a Fervojo kaj la 29-an de decembro 1998 la fervojo jam atingis Xiggar, kaj la linio jam longas entute 826.9 km. La unuan de decembro, 1998, la sekcio inter Korla kaj Aksu komencis funkcii.

Ŝoseoj

Ĉiuj prefektujoj kaj gubernioj de Sinkiango kaj 99% de ĝiaj distriktoj nun estas ligataj de ŝoseoj. La 7 ŝtataj trunkaj ŝoseoj kaj 62 regionaj ŝoseoj kune formis facilan trafikan reton kun Urumqi kiel la centro, kiu ligas la regionon kun Gansu, Qinghai en la oriento kaj Tibeto en la sudo kaj multaj landoj de la Meza Azio en la okcidento. Ĝis la fino de 1998 funkcias 32701 km da trunkaj ŝoseoj.

Akvovojoj

Sur la riveroj Ili kaj Ertix iras sezonaj pasaĝerŝipoj kaj barĝoj.

Aviado

Sinkiango estas la loko, kie la civilaj flughavenoj estas plej multaj kaj aerlinioj plej longaj en Ĉinio. La Flughaveno Urumqi estas unu el la 6 internaciaj flughavenoj de Ĉinio. De tie oni povas flugi al la Okcidenta Azio kaj Eŭropo. De Urumqi oni povas flugi rekte al Lanzhou, Xi'an, Pekino kaj Ŝanhajo. En la regiono oni povas flugi de Urumqi al Hami, Korla, Kuqa, Hotan, Kashi, Aksu, Yining, Karamay, Fuyun kaj Altay. Nun la Flughaveno Urumqi estas grandigata. En 1998 la Sinkiango-a Aviada Kompanio transportis varojn sume de 298773400 t.hkm., 1340600 homojn kaj 26862.4 tunojn da poŝtaĵoj.


Projektoj bezonantaj fremdan investon

Agrikulturo, fuelo, telekomunikado, urba konstruado, higieno, industria prilaboro, turismo, ekstera komerco, financo, asekuro, poŝtado kaj podetala komerco.


Favoraj politikoj por fremda investo

Post kiam oni decidis la gravajn punktojn por utiligi fremdan investon en 2000, Sinkiango plene utiligas la ŝtatajn politikojn favorajn al la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio. La koncernaj departementoj atente observas la evoluon de nia lando por WTO kaj studas koncernajn regulojn por ellabori siajn principojn cele perfektigi la ekonomian konstruadon.