Kvartalo Ŝinĝuku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝinĝuku)
Ŝinĝuku
kvartalo de Tokio
Flago
Oficiala nomo: japane 新宿区
Ŝtato Japanio Japanio
gubernio Tokio
Koordinatoj 35° 42′ 02″ N 139° 42′ 54″ O / 35.70056 °N, 139.71500 °O / 35.70056; 139.71500 (mapo)
Areo 18 km² (1 800 ha)
Loĝantaro 324 902 (januaro 2012)
Horzono UTC+9
Poŝtkodo
Situo de Ŝinĝuku en Japanio
Situo de Ŝinĝuku en Japanio
Situo de Ŝinĝuku en Japanio
Vikimedia Komunejo: Shinjuku
Retpaĝo: www.city.shinjuku.lg.jp

Kvartalo ŜinĝukuŜinĝuku-ku (japane 新宿区 [Ŝinĝuku-ku]; Hepburn: Shinjuku-ku) estas okcidenta kvartalo de Tokio (la ĉefurbo de Japanio) kun iom pli ol 300 000 loĝantoj. Ĝi situas sur la insulo Honŝuo kaj estas administra centro de la samnoma gubernio Tokio.

Urbocentra panoramo


Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la samnoma stacidomo Ŝinĝuku, kie transportiĝas pli da pasaĝeroj ol ie ajn alie tutmonde, sur nur 2 kvadrataj kilometroj koncentriĝas:

  • la plej signifa komerca kaj administra centro de Japanio kun la plej granda nuboskrapulo-kvartalo de la lando en Niŝi- Ŝinĝuku. Apud la plej grandaj hoteloj de Tokio troveblas ekzemple la centra oficejo de la konzerna konglomeraĵo Mitsui kaj la Tokia Metropola Registarejo, en kiu troviĝas la administrejo de la gubernio Tokio, krom la Turo Mode Gakuen Cocoon,
  • la plej granda aĉetejaro de Japanio kun grupo da gigantaj ĉiovendejoj, inter ili la 15-etaĝa vendejo Takaŝimaja,
  • la imperiestra parko Ŝiĵooku, unu el la plej konataj parkoj de Japanio, konata pro siaj florantaj sakuroj,
  • Kabukiĉo, la plej granda amuza kvartalo de Japanio kun granda nombro da kinejoj, restoracioj, trinkejoj kaj ankaŭ bordeloj.

Krome en Ŝinĝuku troveblas pluraj signifaj universitatoj. Proksime de la stacidomo Ŝinĝuku situas la kvartalo Okubo, la centro de la koreaj loĝantoj de Tokio.

Nokta urbocentra silueto

Esperanto en Ŝinĵuku[redakti | redakti fonton]

En la strato Ŭaseda situas la sidejo de Japana Esperanto Instituto.