Ŝin (hebrea alfabeto)


Ŝin (hebree שין) estas la dudekunua litero de la hebrea alfabeto. Ĝia nombra valoro estas 300.
Origine, la Ŝin verŝajne rilatis al sono, kiu staris inter [ʃ], [θ], kaj [ɕ]. En la hebrea, la simbolo reprezentas la du sonojn [ŝ] ([ʃ] en sistemo IFA) kaj [s]. Punkto dekstre de la litero markas ĝin kiel *ŝin* (שׁ, prononco: ŝ respektive en sistemo IFA ʃ), punkto maldekstre markas ĝin kiel *sin* (שׂ, prononco: senvoĉa s). En Unikodo, la du punktoj havas la kodojn U+05C1 (dekstre por *ŝin*) kaj U+05C2 (maldekstre por *sin*). Ĉi tiuj diakritaj punktoj apartenas al la Tiberia sistemo de interpunkcio kaj tial mankas en nevokaligitaj tekstoj, kiel estas ofte en moderna hebrea. La du sonvaloroj de Ŝin/Sin estas traktataj kiel egalaj en alfabeta ordigo, sed alie kondutas kiel malsamaj konsonantoj: Se vorto havas la prononcon Ŝin aŭ Sin, ĉiuj vortformoj kaj rilataj vortoj havas la saman sonon.
En komputiko, la unikoda signonumero estas U+05E9, kaj en la sistemo HTML, la Hiperteksta Marklingvo, ĝi skribiĝas «ש», do «ש».