Ŝinano (aviadilŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝinano elprovata en Tokia Golfo

Ŝinano (japane 信濃, Sinano), estis aviadila ŝipo konstruita fare de la Imperia Japana Mararmeo dum la Dua Mondmilito, la plej granda tia ŝipo konstruita ĝis nun. Ekkonstruita en majo 1940 kiel la tria el la batalŝipa klaso Jamato, la parte kompleta kareno estis ordonita transformiĝi al aviadilŝipo post la katastrofa perdo de kvar flotaj aviadilŝipoj de Japanujo ĉe la Batalo de Midvejatolo meze de 1942. Ĝi ankoraŭ ne finkonvertiĝis kiam en novembro 1944 oni ordonis ke ĝi veturu de la Flota Staplejo Jokosuka al Flota Bazo Kure por finadaptado kaj translokigo de ŝarĝo de 50 rakete pelataj kamikazaj flugantaj bomboj. Survoje, nur 10 tagojn post komisiiĝo, la 29an de novembro 1944, Ŝinanon subakvigis kvar torpedoj de la Usona submarŝipo Archerfish. Sume 1.435 maristoj kaj civiluloj estis perditaj, inkluzive de la kapitano (ABE Toŝio), kun 1.080 savitaj. Ĝi restas la plej granda militŝipo iam subakvigita de submarŝipo.