Ŝingono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

La centra bildo de la Mandalo de la regno de la utero, kun la centra figuro de la budho Vajroĉano, la kvin budho de saĝo kaj kvin bodisatvoj.

Ŝingon (真言宗 (Shingon-shū?)) estas unu el la plej gravaj skoloj de budhismo en Japanio kaj unu el la malmultaj travivantaj linioj de Vaĝrajano en orienta Azio, unue disvastigita de Barato al Ĉinio de vojaĝantaj bikŝuoj, kiel Vajrabodhi kaj Amoghavajra. La vorto Ŝingon estas la elparolo de la ĉina vorto 真言 (zhēnyán),[1] kiu estas la ĉinigo de la Sanskrita vorto mantra.[2]

En Ĉinio la skolo estis nomita Tángmì (Esotereco de Táng), kaj ĝi prosperis en Japanio dank' al la bikŝuo Kūkai (空海), kiu vojaĝis al Ĉinio de Táng por studi la sutron Mahāvairocana Tantra,[3] kiu estis verkita en Sanskrito en la abugido Siddhaṃ kaj nur parte tradukita.[4] Tial la skolo Ŝingon estas kelkfoje nomata Japana esotera budhismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Zhēnyán.
  2. (1987) “Shingon Mikkyō's Twofold Maṇḍala: Paradoxes and Integration”, Journal of the International Association of Buddhist Studies 10 (1), p. 91–92.  Arkivigite je 2014-01-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-25. Alirita 2019-06-08.
  3. Hakeda, Yoshito S.. (1972) Kūkai and His Major Works. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-05933-6.
  4. Abe, Ryuichi. (1999) The Weaving of Mantra: Kukai and the Construction of Esoteric Buddhist Discourse. Columbia University Press. ISBN 978-0-231-11286-4.