Ŝinguo (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝinguo
Amazona Baseno
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 979 km
Akvokolekta areo 520 292 km²
Averaĝa trafluo 9 680 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 275 m
Enfluejo Amazono
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Rivero Iriri
Rivero en Sudameriko
vdr

La rivero Ŝinguo (portugale Xingu) estas unu el la grandaj dekstraj flankriveroj de la Amazono en la malaltebenaĵo de Brazilo. La Ŝinguo estas karakterizita per kataraktoj kaj akvofaloj, kiuj estas formitaj per paleozoikaj tavoloj en la sudo de la Amazonbaseno.

La rivero Ŝinguo

Ŝinguoj estas la nomo por la indianoj vivantaj ĉe la supra fluejo de la rivero Ŝinguo en la brazila Mato-Groso. Ŝinguoj estas arnomo por pluraj grupoj, kiuj parolas kvar malsamajn lingvojn.