Ŝipkatastrofo en Budapeŝto en 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margit-ponto: loko de la katastrofo dumnokte

Tragika ŝipkatastrofo en Danubo okazis en Budapeŝto en 2019. En Hungario estas signifa ŝiptrafiko en la Danubo kaj Balatono, sed la katastrofoj estas maloftaj, lastfoje okazis dum la frua socialismo en la 1950-aj jaroj en la Balatono.

Bildoj
Parlamentejo de Budapeŝto dumnokte
Széchenyi-Ĉenponto dumnokte
La hungara ŝipo
La hotelŝipo


Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉe Budapeŝto estas integrita pasaĝera ŝipservo kaj karga trafiko, sed la plej grava estas la turista trafiko. Speciala turista trafiko estas ankaŭ vespere, ja estas alloga programo fotadi ankaŭ tiam la vidindaĵojn.

En la 21-a horo de 29-an de majo 2019 kontraŭflue 2 ŝipoj paralele flosis el la Széchenyi-Ĉenponto al Margit-ponto. La unua (hungara) ŝipo estis Hableány (=akva feino); 27 metrojn longa kun 2 ferdekoj, ties kapacito estis 45 pasaĝeroj; gvidata de kapitano kaj matroso). Antaŭ la katastrofo en la ŝipo estis 35 turistoj (ĉiuj sud-koreoj). La alia ŝipo estis flosanta hotelo kun svislanda posedaĵo sed kun ukrainia ŝipestro. Datenoj: 135 metrojn longa kun kvar ferdekoj, kun 95 ĉambroj, kun kapacito 190 pasaĝerojn.

Ambaŭ ŝipoj atingis la Parlamentejon, tie la flosanta hotelo signife malpliigis la rapidecon por doni tempon fotadi, ĉar ankaŭ en la kontraŭa bordo estis fotindaĵoj. Iom poste la hotelo elektis tre grandan rapidecon kaj ĝuste ĉe Margit-ponto atingis la hungaran ŝipon nature en alia strio. Menciindas, ke tiam la akvonivelo estis alta, sekve la akvofluo estis pli rapida, ol kutime, krome pilieroj de la ponto faris striktaĵojn, kiuj kaŭzis plian rapidan fluon. La hotelŝipo kaŭzis tre grandajn ondojn, ili atingis la hungaran ŝipon kaj la ŝipo renversiĝis kaj mergiĝis dum 7 sekundoj. Iomete la hotelŝipo tuŝis la alian ŝipon, sed neperceptebla. En la ŝipo la plejparto ne havis eĉ ŝancon por vivi plu. Sep pluvivantoj estis savitaj, dek unu viktimoj estis trovitaj mortaj, dum 15 pasaĝeroj kaj du hungaraj ŝipanoj restis mankantaj. La ŝipeto ne havis tempon eĉ alarmi. La hotelanoj raportis, ke ili sentis nenion, nur abrupte ili vidis, ke kelkaj homoj estas enakve, kiuj forte krias helpon.

Speciala ŝipo ĉe la akcidento

Savo kaj ekzameno[redakti | redakti fonton]

Policaj kaj ambulancaj servoj alvenis post la kolizio ĉirkaŭ dek minutojn poste. Esplorado kaj savo okazis poste. La savitoj estis en hospitalo, dume kadavroj estis trovitaj pli malsupre, kelkaj jam ekster Budapeŝto. Oni konstatis, ke la ŝipo kuŝas sub la riverbordo inter 2-7 metrojn. La plej sperta subakvisto malsupreniris al la profundo helpe de ŝtuparo, sed poste li revenis. Li diris, pro la malpura akvo li vidis nenion, se li maltenas la ŝtuparon, la akvo tuj fordrivigus lin. Pro la kvazaŭ inundo la ellevo prokrastiĝis, la flosanta gruo atendas konvenan tempon.

Post la katastrofo la sud-korea ministro pri eksteraj aferoj venis en Budapeŝton kun stabo, ankaŭ kun specialaj spertuloj. Venis ankaŭ internacia helpo.

Ellevo de la ŝipo

La ukrainia ŝipestro estis arestita, ŝajnas, li kaŭzis la katastrofon, ĉar ĉe ponto estas malpermesata devanci. La polico demandis 230 personojn kaj 66 atestantojn. Jam en 2010 la polico akuzis alian ŝipkapitanon, kiu ŝipe moviĝis tuj post la katastrofo, sed nek li helpis.

En la sekvaj tagoj nivelo de la rivero malpliiĝis, tio signifis ankaŭ tion, ke rapido de la fluo malpliiĝis. Subakvistoj komencis labori, fine en la 11-an gruo ellevis la ŝipon. Oni trovis 4 kadavrojn interne, pli frue ankaŭ en la Danubo, tamen ankoraŭ 4 homoj mankas. Ĝis aŭgusto jam nur unu estas netrovita, sed pro la longa tempo supozeble la korpo jam atingis la maron, do eterne perdiĝis. Laŭ alia supozo la korpo estis distranĉita per la ŝiphelico.

Fontoj[redakti | redakti fonton]