Saltu al enhavo

Ŝjantao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝjantao
subprefektujo-nivela urbo
kantonnivela urbo
provincial directly controlled county-level division (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 433000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 140 100  (2019) [+]
Loĝdenso 453 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 23′ N, 113° 24′ O (mapo)30.383333333333113.4Koordinatoj: 30° 23′ N, 113° 24′ O (mapo) [+]
Alto 31 m [+]
Areo 2519,06 km² ( 251 906 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝjantao (Ĉinio)
Ŝjantao (Ĉinio)
DEC
Situo de Ŝjantao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xiantao [+]
vdr

Ŝjantao, laŭ simpligita ĉina skribo 仙桃, laŭ pinjino Xiāntáo estas subprefektujnivela (foje konsiderata distriktonivela) milionurbo en provinco Hubejo en Ĉina Popola Respubliko.

Vojangulo en Ŝjantao

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2022 la subprefektujnivela loĝantaro estis 1 106 000 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ŝjantao situas laŭ navigebla rivero sur ebenaĵo 31 m super la marnivelo sur areo 2538 km² kaj konsistas el 26 dividoj. Tianmen troviĝas 43, provinca sidejo Vuhano 98, Ĉinĝou 117, Jiĉang 211, Ŝanhajo 773, ĉefurbo Pekino 1095 km aere laŭ [1].

Laŭ artefaktoj elterigitaj homoj vivis kaj evoluigis ĉi tiun teron ekde almenaŭ la Neolitika Epoko. Ŝjantao estis konata kiel Mianjang (沔阳) ĝis 1986, poste la distrikto Mianjang estis aboliciita kaj la urbo Ŝjantao estis establita anstataŭe.

La tradicia okupiĝo estis agrikulturo. La teritorio karakteriziĝas per siaj eksport-orientitaj industrioj kun produktado de neteksitaj ŝtofoj kaj medicinaj tekstiloj, krome maŝinaro kaj elektroniko.

En 2018 la subprefektujnivela areo havis entute 141 lernejojn, inkluzive de unu kolegion, 39 mezlernejojn kaj 98 bazlernejojn.

Stacidomo
Aŭtobusa stacidomo

Ŝjantao havas stacidomon, trafika nodo. La rapidvojoj Pekino-Honkongo kaj Ŝanhajo-Ĉengduo trairas proksime al Ŝjiantao. Ekzistas ankaŭ rivera haveno (ekfunkciis en 2017), la akvovoja distanco ĝis Vuhano estas nur 103 km. La internacia flughaveno same en Vuhano estas atingebla post unuhora veturo. La urbeca areo havas solan ponton tra la rivero.

La klimato estas subtropika kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La klimato estas milda tutjare kun abunda sunbrilo kaj pluvokvanto, tio rezultigas bonegajn agrikulturajn klimatkondiĉojn. La averaĝa jara sunbrilo estas 1940 horoj, la averaĝa temperaturo estas 17 °C kaj varias inter 14-22 °C. Jare averaĝe pluvas 1122 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas julie, malkulminas decembre. La averaĝaj neĝtagoj estas 10, la senfrosta periodo estas 258 tagoj, la averaĝa jara precipitaĵo estas 1260 mm. La pluvo kulminas julie, la precipitaĵo malkulminas decembre.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • WikiTrans