Saltu al enhavo

Ŝjinju

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝjinju
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 338000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 186 700  (2018) [+]
Loĝdenso 375 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 48′ N, 114° 55′ O (mapo)27.795114.924167Koordinatoj: 27° 48′ N, 114° 55′ O (mapo) [+]
Areo 3160,43 km² ( 316 043 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ŝjinju (Ĉinio)
Ŝjinju (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Ŝjinju

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Xinyu [+]
vdr

Ŝjinju, per simpligita ĉina skribo 新余, per pinjino Xīnyú estas prefektujnivela milionurbo en provinco Ĝjangŝjio en Ĉina Popola Respubliko.

Urbocentro

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 202 499 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Ponto tra rivero

La prefektujnivela milionurbo kuŝas laŭ rivero sur areo 3 178 km² kaj administras 4 dividojn. Provinca sidejo Nanĉano troviĝas 156, Ĉangŝao 317, Ŝanhajo 684, ĉefurbo Pekino 1407 km laŭ [1].

En 267 Ŝjinju estis establita kiel distrikto, tial ĝi havas historion de pli ol 1700 jaroj. Post nomŝanĝoj kaj administraciaj ŝanĝoj ĝi estis deklarita prefektujnivela urbego en 1983.

La ĉefa industrio de la urbego estas la ŝtalfabriko, kiu dominas la areon.

Sola universitato (en:Xinyu University) funkcias en la areo, nature kun mez- kaj bazlernejoj.

Stacidomo

La prefektujnivela areo estas atingebla fervoje kaj voje, sed ĝi ne havas propran flughavenon; oni uzas la flughavenon de Nanĉano aŭ kelkaj pli proksimajn lokajn flughavenojn.

Ŝjinju havas humidan subtropikan klimaton kun musona influo laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cfa. La jara averaĝa temperaturo estas 19 °C kaj varias inter 15-23 °C. Jare averaĝe pluvas 1596 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed la pluvo kulminas junie.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • preĝejoj
  • "Fea Lago" (granda lago kun multaj insuloj kaj feriejoj)

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans