Saltu al enhavo

Ŝkedej marak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝkedej marak
vdr

Ŝkedej-marak (hebree שקדי מרק signifante supaj migdaloj, jide מאַנדלאַךמאַנדלעך, signifante migdaletoj, angle soup mandelssoup nuts ĉefe en Usono [1][2]) estas populara supo-garnaĵo en Israelo, simila al krutonoj, kiu estas uzata por doni al supoj specialan guston kaj teksturon.[3]

Ili havas malgrandan, kvadratan, kusen-similan formon, estas faritaj el premita tritika faruno kaj oleo, kaj ankaŭ estas familiare nomataj krutonoj. Kiel kutime en Israelo, ili estas koŝeraj kaj parve (neŭtralaj) kaj ankaŭ estas manĝataj sekaj kiel manĝeto. Origine, ilin ofertis ekskluzive la nutraĵproduktanto Osem, sed nuntempe ankaŭ haveblas produktoj de aliaj fabrikantoj.

Kvankam ŝkedei marak nun estas industrie fabrikataj, ili baziĝas sur la memfaritaj krustecaj frititaj pastokvadratoj konataj kiel mandlach (mallongigo por mandel, kiu signifas "migdalo" en la germana kaj la jida lingvoj), tradicie servataj kun kokaĵosupo fare de la Aŝkenazoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]