Ŝkoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sur velŝipo, ŝkoto estas ŝnuro kiu utilas por regi la angulon de velo rilate al la direkto de la vento. Ĝi estas parto de la kura rigilaro.

Estas po ŝkoto por ĉiu velo. La maristoj streĉas aŭ malstrĉas la ŝkoton por proksimigi aŭ malproksimigi la velon de la akso de la ŝipo.

La ŝkoto estas distingita de la halso per ĝia loko: la ŝkoto fiksas la malantaŭon de la velo, sed la halso (se ĝi ekzistas) fiksas la antaŭon.

7 estas la ŝkoto