Ŝlosilingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofte estas monumentoj,suveniroj por ŝlosilingoj, ekzemple tiu: Tour Eiffel.

Ŝlosilingo (aŭ zamenhofe breloko, pli pri tio vidu sube) estas akcesoraĵo kiu utilas teni plurajn ŝlosilojn kune aŭ nur unu, por esti pli facile troveblaj, aŭ por aldoni etikedon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ŝlosilingo kun etikedo

La plej simpla ŝlosilingo estas senfina ringo. La ŝlosilingo konsistas en senfina ringo kaj hoko kun fermilo, sur kiu estas fiksita objekto (por reklami, kiel memoraĵo, ktp.). La objekto povas esti etikedo kun informoj pri la ŝlosilo.

Kolektado[redakti | redakti fonton]

Estis multe da kolektantoj de ŝlosilingoj dum la periodo 1960-1970, ĉar oni multe uzis tion por reklamado, do oni trovis multegajn.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La plej uzataj objektoj fiksitaj sur ŝlosilingoj estas :

Zamenhofa vortuzo[redakti | redakti fonton]

L. L. Zamenhofo, kiu kutime provis eviti neologismojn, kiam eblis nomi aferon ankaŭ per kunmetitaj esperantaj vortoj, por la koncepto kiu inter alie inkluzivis la nomon ŝlosilo uzis la vorton

brelok/o Z. Juveleto aŭ ornamaĵeto, pendanta de koliero, ĉeno de poŝhorloĝo[1] - aŭ de ŝlosilĉeno, kiu ruse nomatas брелок ("brelok", de malnova franca vorto breloque; moderne france oni nomas ĝin porte-clefsporte-clé).

Se ne rilata al ŝlosiloj, en naciaj lingvoj oni nun uzus aliajn vortojn, ekzemple juveleto aŭ ornamaĵeto, pendanta de koliero, angle estus "charm""tinket", sed la vorta historio de la franca breloque tra rusa брелок al esperanta breloko estas evidenta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]