Ŝofaro
Aspekto



Ŝofaro (pron. en hebrea [ʃ|oʊ|ˈ|f|ɑr], el hebrea שׁוֹפָר, [ʃoˈfaʁ]) estas antikva muzika korno tipe farita el korno de ŝafo, uzata por judaj religiaj celoj. Kiel la moderna klariono, la ŝofaro ne havas ton-ŝanĝajn aparatojn, kaj ĉia kontrolo estas farita variante la buŝtenon de la ludisto. La ŝofaro estas blovata en la servoj de la sinagogo en la Roŝ Haŝana kaj en la fino de Jom Kipur, kaj estas blovata ankaŭ en ĉiu semajntaga mateno en la monato Elul flue al Roŝ Haŝana.[1] Ŝofaroj ekzistas en vario de grandoj kaj formoj, depende de la elekto de animalo kaj nivelo de finlaborado.
En la Torao, la sankta libro de la judoj kaj kristanoj, ŝofaroj multfoje menciiĝas, ekzemple en la libro Genezo 22, kaj en la psalmoj 81, 98 kaj 150.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jewish prayer-book. Cambridge Digital Library. Alirita 25a de septembro 2014 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- konkero de Jeriĥo, helpe de ŝofaroj
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Arthur L. Finkle, Easy Guide to Shofar Sounding, Los Angeles: Torah Aura, 2003
- Hearing Shofar: The Still Small Voice of the Ram's Horn de Michael T. Chusid, trivoluma kompendio de la ŝofara informaro.
- Montagu, Jeremy. 2016. The Shofar: Its History and Usage. Rowman and Littlefield Publishers.