Ŝoguna reĝimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minamoto no Yoritomo, la unua Kamakura-ŝoguno

La ŝoguna reĝimobakufu (japane: 幕府:ばくふ, litere oficejo subtenda, signifanta domon de generalo kaj poste privatan registaron)[1] estas la registaro de feŭda militista diktatoreco sub la aŭtoritato de ŝoguno en Japanio. Tiu termino korespondas al la angla "shogunate".

La unua ŝoguna reĝimo estis starigita sub la Kamakura-ŝoguno Minamoto no Yoritomo. Kvankam teorie la ŝtato, kaj do la imperiestro, posedis ĉiun grundon en Japanio la sistemo havis kelkajn feŭdajn elementojn kun malpli grandaj daimioj ĵurante fidelon al pli grandaj. Samurajoj ricevis rekompencon pro lojaleco en formo de grundo, kiu laŭ permeso de la daimio estis heredota al la filoj. Lojaleco inter samurajoj kaj vasaloj tenis tiun hierarkion.

Ĉiu ŝoguna reĝimo estis dinamika, ne statika. Potenco daŭre moviĝis kaj aŭtoritato estis ofte pridubita. Konkurso estis permanenta. Fontoj de konkursoj inkluzivis la imperiestron kaj la kortegan nobelaron, restojn de la imperiestra registara sistemo, la shoen-sistemo, la grandajn templojn kaj sanktejojn, la shugo kaj jito, la kokujin kaj fruajn daimiojn. Ĉiu ŝoguna reĝimo spegulis neceson de novaj vojoj por ekvilibri la ŝanĝajn bezonojn de centraj kaj regionaj aŭtoritatoj.[2]

Ŝogunaj reĝimoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conrad Totman, Political Succession in The Tokugawa Bakufu: Abe Masahiro's Rise to Power, 1843-1845, Harvard Journal of Asiatic Studies, volume 26, 1966 (p. 102-124)
  2. Mass, J. et al., eds. (1985). The Bakufu in Japanese History, p. 189.