Ŝora lingvo
Ŝora lingvo estas lingvo de ŝoroj, kiu, kune kun ĥakasa lingvo apartenas al ĥakasa subgrupo de nord-orienta grupo de Tjurka lingvaro. Ŝor-parolantoj loĝas plejparte en Kemerova provinco, apud nordaj partoj de Altajo, laŭ Tom rivero kaj apud bordoj kun Ĥakasio kaj Respubliko Altaj. Laŭ censo de 2002, nombro de parolantoj estas ĉ. 6000 homoj.
Ekzistas du dialektoj: la mrasa aŭ z-dialekto, kiu iĝis bazo de literatura ŝora lingvo en 1920 - 1930-aj jaroj, kaj la kondoma aŭ j-dialekto.
Skribsistemo[redakti | redakti fonton]
Misiista alfabeto[redakti | redakti fonton]
Unua alfabeto por ŝora lingvo estis inventita en 19-a jarcento por religiaj kaj misiismaj celoj. Unua aboco por la ŝora estas eldonita en 1885[1]. En ĝi uzatis literoj de tiama rusa alfabeto krom (Ё ё, Ф ф, Щ щ kaj Ѣ ѣ), kaj aldonaj literoj Ј ј, Ҥ ҥ, Ӧ ӧ, Ӱ ӱ. En 1927 la alfabeto estas ŝanĝita (antaŭ tio, la rusa alfabeto mem iom reformiĝis). El tiamaj rusaj literoj uzatis ĉiuj krom Ё ё kaj ъ, kaj aldone Ө ө, Ҥ ҥ, Ӱ ӱ). Tiu alfabeto estis oficia.
Latina skribo[redakti | redakti fonton]
En 1930 oni enkondukis ŝoran alfabeton surbaze de latina skribo:
A a | B в | C c | D d | Ə ə | F f | G g | Ƣ ƣ |
I i | J j | K k | Q q | M m | N n | Ꞑ ꞑ | O o |
Ө ө | P p | R r | S s | T t | U u | V v | Ş ş |
Z z | Ƶ ƶ | L l | Ь ь | Y y | Į į |
Poste la ordo de literoj estis ŝanĝita al la pli simila al aliaj Sovetuniaj lingvoj, litero Ә ә estas anstataŭigita per E e, litero Į į forlasita.
Moderna skribo[redakti | redakti fonton]
En 1938 aperis oficie agnoskita cirila ŝora alfabeto. Ĝi havis ĉiujn rusajn literojn plus Ӧ ӧ, Ӱ ӱ kaj Нъ нъ. Post plua reformo ĝi ekhavis aspekton, kiu ekzistas ĝis nun:
А а | Б б | В в | Г г | Ғ ғ | Д д | Е е | Ё ё |
Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Қ қ | Л л | М м |
Н н | Ң ң | О о | Ӧ ӧ | П п | Р р | С с | Т т |
У у | Ӱ ӱ | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч | Ш ш | Щ щ |
Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Шорскій Букварь. Шор кіжілері балаларын мічіке ӱгретче. Для инородцевъ восточной половины Кузнецкаго округа. Казань, 1885.