Aŭtotransporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝoseotransporto)
En Ŝanghajo, la aŭtonebulo estas preskaŭ ĉiutaga, la aŭtotransporto estas unu de la kaŭzoj
La aŭtomobilo estas fonto de multnombraj impaktoj, eĉ por ŝanĝo de la geografio, kie ĉe tiu ŝosereto de Usono
Problemoj pri troa uzado de aŭtoj iĝas prokrastadojn dum horoj.

Aŭtotransporto estas la transporto farita per aŭto. La Ŝoseotransporto estas la transporto farita laŭ ŝoseoj per aŭtoj, kamionoj, busoj, ktp. Dum la uda duono de la 20-a jarcento anstataŭis aŭ malgravigis la ĝistiamajn aliajn tipojn de transporto: nome fervojo, ŝipo, ktp. Samtempe la aŭto iĝis kerno de la industrio kaj de la ekonomio en multaj landoj kaj kerno de la problemo pri poluado kaj atenco kontraŭ la medio ankaŭ en multaj diversaj tipos de pejzaĝoj kaj urbaj kaj kamparaj.

Malavantaĝo de la aŭtoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ malavantaĝoj de la aŭtouzado por la socio, unuopaj homoj, pro kiuj unu konsideras aŭtomobilon kiel riskon por la homo kaj medio:

  • ofteco de akcidentoj: laŭ la Mond-Organizo por Sano mortas ĉiujare pli ol 1,2 milionoj da homoj pro sekvoj de trafikakcidentoj
  • aerpoluado: en Germanio mortas laŭ oficiala kalkulo ĉiujare 14.000 homoj en sekvoj de la dizel-ellasgasoj, pli ol pro tabako.
  • klimata varmiĝo: la per fosilia energio pelataj aŭtomobiloj produktas grandan kvanton de forceja gaso CO2.
  • Surfaco-voro pro stratoj, aŭtostradoj kaj parkejoj.
  • fuŝado de la pejzaĝo.
  • perdo de la sociaj kutimoj kaj virtoj: pro daŭra anstataŭiĝo de pieda aŭ publikvetura irado per aŭtomobila, homoj malkutimiĝas je la apudvivo socia kaj perdas la sociajn virtojn.
  • Bruemisio: laŭ studoj de la germana federacia media oficejo, ekzistas rilato inter la trafikbruo sur-strata kaj koraj-cirkuladaj malsanoj.
  • foruzado de krudmaterialoj: dum la produktado de unu aŭtomobilo oni foruzas ekzemple kelkajn centmil litrojn da akvo.
  • malapero de la ĉieaj butikoj profite al superbazaroj kun pligongigo de irtempo kaj pliĝenadoj al la ĉiutaga vivo.
  • alia kalkulo estis farita de iuj: sumigante la laborhorojn por pergajni la monon postulatan por aŭto-uzo: la aĉetkosto, la benzino, asekuro, taksoj kaj impostoj, riparoj, parkpago, ktp, plus la tempo pasanta dum la veturo mem, en remizo, por serĉi parkejon, ktp, oni dividas la kilometrojn veturitajn per la sumo de tiuj horoj, kaj oni ricevas la realan averaĝan rapidecon de veturado, la rezulto estas proksimume... po 5 kilometroj hore! La rapideco per kiu homo irus piede.
  • socio kaj labormerkato iĝis tute dependaj de aŭtomobilo; diratis, ke "hodiaŭ la homoj laboras grandan parton de la tago por pergajni monon bezonatan por iri ĝis la laborloko", kaj "de du generacioj irdaŭro inter loĝejo kaj laborejo pligrandiĝis pli rapide ol malgrandiĝis samtempe deĵordaŭro."
BMW 320i