Ŝpinilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝpinistino kun ŝpinilo kaj spindelo (oleopentraĵo el la jaro 1873)
Ŝovelila ŝpinilo

Ŝpinilo (angle: distaff, germane: Rocken) estas nomo de historia helpa ilo uzata al manŝpinado.

Tio estas stango kun pinta finigo de diversa formo (forko, pinglo, ŝovelilo), sur kiu oni pendigis tufon de fadena materialo (ŝafa lano, lino, kanabo). La ŝpinilo estis fiksita sur starigilo aŭ la ŝpinistino tenis ĝin subbrake, inter la genuoj kaj simile, dum ŝi tordis per la fingroj tufojn de la fadenoj forprenataj el la ŝpinilo.

Ŝpinilo en literaturo[redakti | redakti fonton]

En metafora senco la ŝpinilo signifas virinan parton de la familio. En la historia literaturo oni uzas diraĵon "formorti post ŝpinilo", kiu priskribas precipe en nobelaj familioj staton post la morto de la lasta virina ido. Simila parolturno, kiam temas pri la morto de la lasta vira ido, estas uzata parolturno "formorti post glavo".