Ŝramaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝramaneto
Tradukoj de
Śrāmaṇera
Palie Sāmaṇera
Sanskrite Śrāmaṇera
Japane 沙弥 (Shami)
Tibete དགེ་ཚུལ། (dge tshul)
Terminaro de Budhismo
vdr
Ŝramanetoj en Tajlando.
Ŝramanetoj en Sud-Koreio.

Ŝramaneto estas novica bikŝuo.[1] Post provtempo aŭ kiam la ŝramaneto fariĝas 20 jarojn aĝa, li povas kandidatiĝi por bikŝuiĝo. Ĉe kelkaj bikŝuejoj, plenkreskuloj ankaŭ bezonas unue fariĝi ŝramanetoj kaj uzi blankan robon por provtempo antaŭ povi bikŝuiĝi.

Ŝramanetoj el Tajlando balaantaj la bikŝuejon.

Ili ne bezonas obei la bikŝuan regularon kaj ne recitas la regularon en la tago de fasto, sed bezonas observi la dek preceptojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto śrāmaṇera estas diminutivo de śrāmaṇa, do ŝramaneto. En kelkaj tradicioj en Suda kaj Sudorienta Azio, la termino indikas iun ajn, kiu elhejmiĝis sed ankoraŭ ne bikŝuiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Palia Kanono, kiam Rahulo —la filo de la budho Gotamo— estis sep jarojn aĝa, li estis sendita de sia patrino, Rāhulamātā, al la budho peti sian heredon (dāyajja).[2][3] Tiam la budho petas al siaj disĉiploj, ke ili akceptu Rahulon en la samgon, fariĝante la unua ŝramaneto. La raĝo Ŝudodano, malkovrante ke sia nepo kaj aliaj junuloj de la raĝa familio fariĝis ŝramanetoj, petis la budhon nur akcepti neplenaĝulojn, kiuj havas la konsenton de siaj gepatroj aŭ kuratoro. Tiu ĉi regulo poste ekinkluzovis la konsenton de la geedzoj.[4]

Virinoj[redakti | redakti fonton]

Por fariĝi ŝramanetino, laŭ la Vinajo, virino bezonas ricevi la elhejmiĝon de ambaŭ bikŝuino kaj bikŝuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sumedho, Ajahn. (2014) Peace is a Simple Step. Amaravati Publications.
  2. SNA.i.340
  3. DhA.i.98 f.
  4. Wall paintings ·· coming home, see section Buddha's son. buddhamind.info. Arkivita el la originalo je 2020-10-02. Alirita 2013-11-06.