Ŝravakajano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝravakajano
Tradukoj de
श्रावकयान (Śrāvakayāna)
Palie सावकयान (Sāvakayāna)
Sanskrite श्रावकयान (Śrāvakayāna)
Ĉine 聲聞乘 (Shēngwénchéng)
Terminaro de Budhismo
vdr
Arahanto pentrita de Shiba Kōkan.

Ŝravakajano estas unu el la tri janoj en barata budhismo. La termino signifas veturilo de la disĉiploj kaj ĝi estas historie uzita de mahajanistoj por priskribi hipotezan vojon al vekiĝo, kiu kongruas kun la celo de arahanto, kiel rezulto de aŭskulti la instruojn de ververa budho. Laŭ Onians, mahajanistoj uzis pli ofte la esprimon Hinajano (malpli supera veturilo), sed Ŝravakajano estis la politike ĝusta termino.[1] Hinajano, tamen, inkluzivis Ŝravakajanon kaj Pratjekabudhajanon, kontraste al Mahajano.

Laŭ Sarvastivado[redakti | redakti fonton]

La sarvastivadanoj de la subskolo Vaibhāṣika uzis la jenajn tri janojn:[2]

  1. Śrāvakayāna
  2. Pratyekabuddhayāna
  3. Bodhisattvayāna

Laŭ Darmaguptako[redakti | redakti fonton]

Laŭ la skolo Darmaguptako, la budho Gotamo kaj tiuj kiuj sekvis la du janojn (Ŝravakajanon kaj Bodisatvajanon) atingis la saman vekiĝon, kvankam ili sekvis malsamajn noblajn vojojn.[3]

Laŭ Mahajano[redakti | redakti fonton]

En la Abhidharmasamuccaya, Asango priskribas tiujn, kiuj sekvas la Ŝravakajanon kiel kun malaltaj kapabloj, celantaj nur sian propran vekiĝon kaj kultivantaj malligiĝon por atingi vekiĝon.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Onians 2001, p. 72.
  2. Nakamura 1987, p. 189.
  3. 《異部宗輪論述記》:謂佛雖在僧中所攝,然別施佛果大,非僧(果大)。於窣堵波興供養業獲廣大果。佛與二乘解脫雖一,而聖道異。無諸外道能得五通。阿羅漢身皆是無漏。餘義多同大眾部執。
  4. Boin-Webb, Sara (tr). Rahula, Walpola (tr). Asaṅga.. (2001) Abhidharma Samuccaya: The Compendium of Higher Teaching, p. 199–200.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nakamura, Hajime. (1987) Indian Buddhism: A Survey With Bibliographical Notes. ISBN 978-8120802728.
  • Onians, Isabelle. (2001) Tantric Buddhist Apologetics, or Antinomianism as a Norm.