Ŝriviĝajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ekspansio de la Imperio Ŝriviĝaja, starte en Palembang en la 7-a jarcento, ekspansie tra Sumatro, la Malaja Duoninsulo, Javo, Kamboĝo kaj kiel "Malaju Dharmasraja" en la 13-a jarcento.

Ŝriviĝajo, Srivijaya (literumita Sri VijayaSriwijaya en malajaindonezia [sriːwidʒaja])[1]:131 estis budhisma marhegemonia indonezia imperio bazita sur la insulo Sumatro, Indonezio, kiu influis super multo de Sudorienta Azio.[2]

Historio[redakti | redakti fonton]

La ora Malaj-Ŝriviĝaja Avalokiteŝvaro, Rataukapastuo, Muarabulian, Jambi, Indonezio.

Ŝriviĝajo estis grava centro por la etendo de Budhismo el la 8-a ĝis la 12-a jarcento. Ŝriviĝajo estis la unua unuigita regno kiu hegemoniis en multo de la Indonezia insularo.[3] La elstarigo de la Ŝriviĝaja Imperio estis iel paralela al la fino de la malaja marperiodo. Favore el sia loko, tiu tiam povega ŝtato disvolvigis kompleksan teknologion uzante marrimedojn. Aldone, ties ekonomio iom post iom iĝis dependa el la prospera komerco de la regiono, foje nomita "Mara Silkovojo", tiel transformante ĝin en ekonomio fondita sur la komerco de luksaj varoj.[4]

La plej frua referenco al Ŝriviĝajo datas el la 7-a jarcento. Tang ĉina monaĥo, Icing, skribis, ke li vizitis Ŝriviĝajon en 671 dum ses monatoj.[5][6] La plej frua konata surskribo en kiu aperas la nomo Ŝriviĝajo datas ankaŭ el la 7-a jarcento en la surskriboj de Kedukan Bukit sur ŝtono trovita apud Palembang, Sumatro, datitaj en la 16a de junio 682.[7] Inter la fino de la 7-a kaj komenco de la 11-a jarcento, Ŝriviĝajo elstariĝis ĝis iĝi hegemonia en Sudorienta Azio. Ĝi eniris en forta interagado, ofte rivaleco, kun la najbaraj Medanga Regno de Javo, Kamboĝo kaj Ĉampa. La ĉefa eksterlanda intereso de Ŝriviĝajo estis favori la enspezigajn komercajn interkonsentojn kun Ĉinio kiuj daŭris el la Tang al la Song dinastioj. Ŝriviĝajo havis religiajn, kulturajn kaj komercajn ligilojn kun la budhisma Pala de Bengalio, same kiel kun la Islama Kaliflando en Mezoriento.

Tiu regno ĉesis ekzisti en la 13-a jarcento pro variaj faktoroj, inklude la ekspansion de la rivala javanaj imperioj Singhasari kaj Maĝapahito.[2] Post la falo de Ŝriviĝajo, ĝi estis ege forgesita. Nur en 1918 la franca historiisto George Cœdès, de la École française d'Extrême-Orient, formale postulis ties ekziston.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Coedès, George (1968). Walter F. Vella (eld.). The Indianized States of Southeast Asia. trans.Susan Brown Cowing. University of Hawaii Press. ISBN 978-0-8248-0368-1.
  2. 2,0 2,1 Munoz, Paul Michel. (2006) Early Kingdoms of the Indonesian Archipelago and the Malay Peninsula. Singapore: Editions Didier Millet, p. 171. ISBN 981-4155-67-5.
  3. Mohd Hazmi Mohd Rusli. "The unsung Malay history", Astro Awani, 31a de aŭgusto 2015.
  4. Laet, Sigfried J. de. (1994) History of Humanity. Routledge.
  5. Munoz. Early Kingdoms, p. 122.
  6. . Sejarah Melayu, Buddhist Empires.
  7. . The Austronesians: Historical and Comparative Perspectives (1995).
  8. Munoz. Early Kingdoms. p. 117.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • D. G. E. Hall, A History of South-east Asia. London: Macmillan, 1955.
  • D. R. SarDesai. Southeast Asia: Past and Present. Boulder: Westview Press, 1997.
  • Lynda Norene Shaffer. Maritime Southeast Asia to 1500. London: ME Sharpe Armonk, 1996.
  • Stuart-Fox, Martin. A Short History of China and Southeast Asia: Tribute, Trade, and Influence. London: Allen and Unwin, 2003.
  • Munoz, Paul Michel. (2006) Early Kingdoms of the Indonesian Archipelago and the Malay Peninsula. Editions Didier Millet. ISBN 981-4155-67-5.
  • Muljana, Slamet. (2006) Sriwijaya. Yogyakarta: LKiS. ISBN 979-8451-62-7.
  • Triastanti, Ani. Perdagangan Internasional pada Masa Jawa Kuno; Tinjauan Terhadap Data Tertulis Abad X-XII. Essay of Faculty of Cultural Studies. Gadjah Mada University of Yogyakarta, 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]