Ŝtaltamburo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝtaltamburo sur starigilo

Ŝtamburo estas muzikinstrumento, kiu estas klasifikata kiel idiofono. Ŝtamburo ekestis sur Trinidado. Oni produktas ŝtaltamburojn el konkave reliefigita maldika lado laŭforme de ronda metala resonujo (tradicie: naftobarelo), en kiun oni reliefigas tonkampojn (membrano), per kiuj oni povas generi malsamajn tonaltojn. Oni sonigas la membranojn per frapiloj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Fakte ŝtaltamburo ne estas tamburo, sed frapinstrumento kun fiksitaj agorditaj tonkampoj. Oni sonigas la tonkampojn per frapiloj el ligno aŭ aluminio, kiuj je sia frapflanko estas tegitaj per gumo. Ĝi plejofte estas ero de ŝaltambura orkestro, kiu konsistas el jenaj instrumentoj (laŭ tonalto):

  • soprano
  • soprano
  • aldo
  • tenoro
  • baritono
  • baritono
  • baso

Ĉi tiu kombinaĵo kovras tonamplekson de proks. ses oktavoj. Tiel ekipita ŝtaltambura bandofakte povas prezenti ĉiun tipan orkestromuzikon.

La tonprovizo de ŝtaltamburo estas tiu de la kromata gamo, tiel ke oni povas ludis ĉiujn tonalojn. Sed ankaŭ kvintonaj agordoj estas disvastiĝintaj. Ŝtaltamburoj por ununura tonalo estas maloftaj, sed foje ekzistas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝtaltambura bando en Portospeno dum la fruaj 1950-aj jaroj

La instrumento estis inventita en la 1930-aj jaroj sur Trinidado kaj estas tie la nacia instrumento.[1] La britaj koloniestroj malpermesis al la tieaj loĝantoj la tamburadon per afrikaj frapinstrumentoj. Pro tio la malsupra klaso serĉis novajn eblecojn de muzika sinesprimado. Sur ĉi tiu insulo grave rolis la naftoproduktado, kiu kontribuis esence al la industriigo de Trinidado. Tial la unuaj ŝtaltamburoj ekestis el eksteruzaj naftobareloj, kiuj en Trinidado pro la naftoindustrio tro-abundis. Dum la Dua Mondmilito la britaj koloniaj administristoj malpermesis karnevalajn festadojn sur Trinidad. Do la loĝantaro festis la finiĝon de la milito entuziasmege. Je la solenaĵoj de la „Venkotago“ unuafoje estis aŭdeblaj ŝtaltamburaj bandoj en la stratoj de Portospeno. Ĉar la karnavalo laŭtradicie estas granda procesio, la ludantoj pendigis la ŝtaltamburojn per zonoj ĉirkaŭ la kolon, por povi moviĝi. Tiaj muzikinstrumentoj pro la limigita spaco sur naftobarelo (resonujo) ne estis kromate agorditaj, oni povis meti nur unu tonalon.

La ŝtaltamburado estas arta sinesprimado kaj sociokultura „klapo“ de la trinidada popolo, kiu konsistas plimulte el iamaj afrikaj sklavoj kaj barataj kontraktlaboristoj. Kiel, kie kaj kiam precize komencis la evoluigo de ŝtaltamburo, nuntempe ne plu estas difinebla kun certeco. Estas tamen fakto, ke je la komencoj de ĉi tiu historio okazis bandomilitoj inter la kvartaloj de Portospeno. Rivalecoj inter apartaj krimbandoj alprenis tiom malmildan karakteron, ke britaj policanoj povis venki nur per eĉ pli granda perforto. Post kelka tempo la trinidadanoj sukcesis transigi la socian eksplodo-energion en produkteman muzikan konkuron. Oni nun konkuris pri la pli potenca sono de orkestro aŭ pri tio, kiu bando havas la instrumentojn kun la pli granda tonamplekso. La evoluo de la ŝtaltamburo estas modela ekzemplo por la principo „provo kaj eraro“ aŭ ankaŭ por „lukto por viaj rajtoj“. Menciindas kiel vojmontraj pioniroj de ĉi tiu epoko Winston „Spree“ Simon, Anthony Williams, Neville Jules kaj Elliot "Ellie" Mannette, kiuj prezentas nur onon de giganta aro da novigemaj kaj novigaj tiamaj junuloj.

Tutmondan intereson atingis la tre nova ŝtaltamburo, kiam la ŝtaltamburo-bando TASPO (Trinidad All Steel Percussion Orchestra) en 1951 sekvis inviton al Anglujo, por prezenti je la Festivalo de Britujo tiun ĉi novan instrumenton.[2] Kelkaj muzikistoj de ĉi tiu ensemblo restis poste en Anglujo (Sterling Betancourt) kaj sukcese diskonigis la ŝaltamburon en Eŭropo. Aliaj trinidadanoj eksportis la ŝtaltamburon kaj la muzikon de Trinidad (kalipso) tutmonden.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ekde la inventado la ŝatltamburo travivas daŭran evoluon. Se ekz. la resonujoj ĝis en la malfruaj 1960-aj jaroj preskaŭ ne transformiĝis, ekde tiam okazis tiurilate treega progreso. La enagordado de harmoniaj partotonoj eniris nur en la 1960-aj jaroj en la mondon de la ŝtaltamburo (Bertie Marshall). Ekde tiam estis multaj evoluoj, kiuj dumpase de la progresado de la ŝtaltamburo estas menciendaj, ekz.:

  • konoj koncerne la geometrian strukturon de la tonkampoj.
  • Ĉar ŝtaltamburo loĝigas kiel unu el la malmultaj instrumentoj sonojn sur unueca ludareo, renomaj akustikistoj atentiĝis pri ĉi tiu cirkonstanco kaj esploris tion ŝience.
  • Sur la kampo metalurgio oni ĝis nun preskaŭ ne esploris la ŝtaltamburon rilate ĝian krudmaterialon. Escepto estas PANArt Hangbau AG, kiu intense okupiĝis pri materialoj por la konstruo de ladsonaj instrumentoj. PANArt havas ankaŭ ioman scion sur la kampo de svingomodoj de ladmembranoj.[3] La laboro de PANArt kulminis en la kreado de la muzikinstrumento hango.[4]

Ŝtaltamburoj de ĉiu agordoj estas en uzo precipe en ŝtaltamburaj bandoj, disvastiĝas tamen pli kaj pli en preskaŭ ĉiuj aliaj muzikstiloj. Kiel unuopaj ŝtaltamburoj en ensemblo kun aliaj instrumentoj ĉefe uzeblas la sopraninstrumentoj.

Ekzistas ankaŭ kvintongamaj instrumentoj, taŭgaj por meditiga ludo kaj por malstreĉiĝo. Por uzado en bando ĉi tiuj instrumentoj estas pli maltaŭgaj pro sia konscie limigita tonamplekso, ili havas intertempe sian lokon sur la kampo de terapio.

La ŝtaltamburaj sonoj, kiujn oni aŭskultas en popularmuziko, reklamo ktp., ofte devenas de muziklavariloj. La sono de ŝtaltamburo elektrone estas relative bone imitebla. Ĉar la sonevoluo de metalmembranoj tamen estas nelinia, ja ankaŭ estonte estos preskaŭ ne eble kopii realisman ladsonon.

La ŝtaltamburo estas unu el la malmultaj akustikaj muzikinstrumentoj inventitaj dum la 20-a jarcento. Kiel pluevoluaĵo de ŝtaltamburo estas mencienda la muzikinstrumento hango.

En 1999 muzikinstruisto Werner M. Weidensdorfer evoluis apartan vicigon de la tonkampoj (=alterne suprenira), per kiu la ŝtaltamburo fariĝis ideala instrumento por muzika komenca instruo. La instrumentoj „PixiPan“ kaj „TeacherPan“ fariĝis ekz. en Germanujo ĉefa ero de ampleksa instrukoncepto, kiu komencas per elementa instruo en la infanaĝo kaj edukas ĝis al orkestro- resp. koncertomaturo.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Anticipe estas mencienda, ke ĉiu ŝtaltambura konstruisto flegas sian apartan stilon rilate la konstruon de siaj instrumentoj. La grando de la tonkampoj ekz. baziĝas sur sperto, kiel ankaŭ la finfina geometrio (profundo, amplekso) de la instrumento aŭ la longeco de la mantelo. La uzata krudmaterialo kutime estas lado de la dikeco 1 mm ĝis 1,4 mm. Ĉar la produktado de resonujoj taŭgaj por la konstruado de ŝtaltamburoj inte kaj ante estas escepto, la plimulto el la ŝtaltamburaj konstruistoj orientiĝas je la normoj kutimaj en la industrio (en Eŭropo materiala dikeco de 1,2 mm estas la kutima normo).

La produktadon de ŝtaltamburoj konsistas ĉefe el du partoj: el la konstruado kaj la agordado

Konstruado[redakti | redakti fonton]

Oni permane tiretendas la ŝtopilbarelon per diversaj iloj (formadoglobo, martelo, premaera martelo). Post la formado oni disegnas kaj enformas la diversgrandajn tonkampojn (membranojn). Tiam oni gravuras la membranojn kaj glatigas la instrumenton. Pro la plurfoja malvarma transformado de la laborpeco la strukturo de la prilaborata maldika lado estas etendita, kio unuflanke plialtigas la malmolecon kaj solidecon, aliaflanke tamen reduktas la fortikecon, pro kio la materialo ne plu estas bone transformebla. Per rekristaliga ardigo oni atingas pli bonan prilaboreblecon.

Agordado[redakti | redakti fonton]

Agordado de ŝtaltamburo

Post la produktado sekvas la sistema agordado de harmoniaj sonoj en la preparitaj tonkampoj. Ĝis nun ne ekzistas edukado al ŝtaltambura agordisto, escepte kelkajn universitatajn projektojn. La agordado de ŝtaltamburoj estas arto, ĉar dum ĉi tiu proceso oni devas konsideri almenaŭ 57 diversajn varieblaĵojn (Anthony Achong, 2003). La agordado de ŝtaltamburo estas intuicia afero kaj baziĝas pro tio ĉefe sur la sperto. Esence je la agordado de ŝtaltamburo temas pri tio, ordigi ene de de sono (ekzemple ĉambrotono A, 440 Hz) diversajn svingomodalojn. Jen por simpligo unuopa tonkampo kiel ekzemplo:

Kiel modelo servas la elipso: Ties tuta faco (kaj maso) svingas kiel bazotono per la frekvenco A, 440 Hz. La unua partotono (suprotono) de la bazotono estas ties okto A, 880 Hz, kiu estas agordata sur la granda akso de la elipso. Sur la malgranda akso oni agordas la kvinton sur la okto (E, 1320 Hz). La agordo de ŝtaltambura sono konformas tiel kun la natura suprotonaro. Laŭŝajne simpla, la agordado de ŝtaltamburo estas pro tio tre komplika, ĉar nun la „najbaraj tonoj“ kunsvingas, kion oni devas konsideri. Oni devas kontroli svingenergiojn, direkti disradiadojn de unuopaj frekvencoj kaj doni per tio al ŝtaltamburo agrablan, taŭgan sonon. La unuopajn tonkampojn oni agordas per martelo, je kio la plastika transformado kompare kun tio je la konstruo de ŝtaltamburo estas minimuma.

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sono de ŝtaltamburo[redakti | redakti fonton]

La sonon de ŝtaltamburo oni ligas plejofte kun suno, strando kaj Kariba Maro. La reklamo ofte eluzas ĉi tiun fakton. Ŝtaltamburaj sonoj peras certan vivstilon, pensigas pri ferioj kaj senstreĉaj tempoj fore de la kutima ĉiutago. El teknika rigardo jam ekzistas diversaj ŝtaltamburaj sonoj. Kelkaj ŝtaltamburkonstruistoj (ekzemple Schulz en Germanujo; Parris en Britujo) perfektigis sian povon en direkton al treege resonaj, sonorilece sonaj ŝtaltamburoj. Aliaj restis je la tradicio de perkute, mallonge sonaj instrumentoj (ekz. Smith en Danujo). La multeco da prilaboro-manieroj de la lado ebligas la ĵus meniciitajn diferencojn kaj ecojn.

Prezo[redakti | redakti fonton]

Ŝtaltamburoj estas aĉeteblaj je multvarieco da versioj kaj kvalitoj. Konforme ankaŭ la vendoprezoj varias. Instrumentoj de renomaj ŝtaltamburaj konstruistoj el Trinidado kostas inter 600 ĝis 1000 Eŭrojn. En Usono soprana ŝtaltamburo kostas inter 600 kaj 5000 usonajn dolarojn, depende de la produktanto. En Eŭropo melodiaj instrumentoj importataj el karibaj landoj estas kutime malpli kostaj ol tiuj de ŝtaltambura konstruisto en Eŭropo. La parte eksternormaj prezodiferencoj dependas de gravaj kvalitodiferencoj rilate krudkonstruon kaj agordon de ŝtaltamburo, sed multkosta instrumento ne nepre devas esti pli bona instrumento. Je la selekto kaj fina aĉetodecido decidas la aŭdsento kaj gusto de la aĉetonto kaj la sonkoloro.

Ludo[redakti | redakti fonton]

Eĉ sen antaŭa muzika sperto oni certagrade povas ellerni memstare la ludon sur ŝtaltamburo, kontraste al violono aŭ trumpeto, je kiuj oni ne povas rezigni kompetentan instruiston por la ĝusta tekniko. Ŝtaltamburo taŭgas por plenkreskuloj, precipe tamen ankaŭ por infanoj, kiuj volas ellerni instrumenton kaj ludi ĝin en grupo. Tamen ŝtaltamburo estas serioze traktenda muzikinstrumento. Por vere regi ĝin, oni devas serioze ekzerci kaj praktiki.

Memkonstruo[redakti | redakti fonton]

La ebleco, mem konstrui ŝtaltamburojn, estas la ĉefa kaŭzo, kial entute ĉi tiu instrumento povis sukcese disvastiĝi. Precipe la libro The Steel Drums of Kim Loy Wong de Pete Seeger (Oak Publications, Novjorko, 1961) rezultigis, ke homoj el ĉiuj sociaj klasoj „enmanigis la martelon“ konstruante ŝtaltamburojn. Je instrukcio de sperta ŝtaltambura konstruisto la memkonstruo estas nepre rekomendinda, se oni ne atendas tro bonan rezulton. La manlibro „Steelpan Building and Tuning“ de Ulf Kronman, eldonata de la stokholma muzikmuzeo, estas senpage elŝutebla el la interreto; tie la konstrumaniero estas detale priskribita[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nacia instrumento
  2. Taspo
  3. Esploro
  4. Felix Rohner und Sabina Schärer: History, Developement and Tuning of the Hang, 2007
  5. Ulf Kronman: Steel Pan Tuning - a Handbook for Steel Pan Making and Tuning, 1991

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Cy Grant: Ring of Steel - Pan Sound and Symbol. Macmillan Education, Londono. 1999. ISBN 0-333-66128-1
  • Ulf Kronman: Steel Pan Tuning - a Handbook for Steel Pan Making and Tuning. Part of the series: Musikmuseets skrifter, 1992. ISSN 0282-8952
  • Peter Seeger: Steel drums - how to play them and make them, Oak. Publ. Novjorko, 1964
  • Felix I. R. Blake: The Trinidad and Tobago Steel Pan: History and Evolution. ISBN 0-952-55280-9
  • Stephen Stuempfle: The steelband movement. The forging of a national art in Trinidad and Tobago Presejo de la Universitato de Pensilvanio 1995.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

de William R. Aho
  • Steel Band Music in Trinidad and Tobago: The Creation of a People's Music en Latin American Music Review 8 (1), 1987, pj. 26-56
de Shannon K. Dudley
  • Judging "By the beat": Calypso versus soca in Ethnomusicology vol. 40 n° 2, 1996, pj. 269-98
  • Making music for the Nation: Competing identities and Esthetics en Trinidad and Tobago's Panorama Steelband Competition PhD dissertation; University of California Berkley, 1979, p. 353
  • Dropping the Bomb: Steelband Performance and Meaning in 1960's Trinidad en Ethnomusicology 46 (1), 2002, pj. 135-164
deAurélie Helmlinger
  • La compétition des steelbands de Trinidad Musique et jeu du tenor. Mémoire de maîtrise, Paris X Nanterre, 1999, S. 86
  • Geste individuel, mémoire collective: Le jeu du pan dans les steelbands de Trinidad et Tobago en Cahiers de musiques traditionnelles 14, 2001, S. 181-202
  • Mémoire et jeu d’ensemble ; La mémorisation du répertoire dans les steelbands de Trinidad et Tobago. Doktortezo, Universitato je Parizo X Nanterre, Parizo 2005
  • The influence of the group for the memorization of repertoire in Trinidad and Tobago steelbands, en: 9th International Conference on Musical Perception and Cognition proceedings, eld. de M. Baroni, A.R. Addessi, R. Caterina, M. Costa, Bolonjo 2006
de Peter Manuel
  • Caribbean Currents: Caribbean Music from Rumba to Reggae (2-a eldono). Filadelfio: Temple University Press, 2006, ISBN 1-59213-463-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]