Ŝtata Universitato Kennesaw
La Ŝtata Universitato Kennesaw (angle Kennesaw State University, akronime KSU) estas publika universitato en Kennesaw, kantono Cobb, Georgio, Usono [1].
Ĝi estis fondita en 1963 kaj estas parto de la Universitata Sistemo de Georgio. En 1976 ĝi iĝis 4-jara kolegio, kaj magistriga programo komenciĝis en komerco kaj instruista edukado en 1985. La hodiaŭan nomon ĝi ricevis ekde 1996.
La plej gravaj studfakoj estas komerco, instruista studoj kaj flegado. La unua doktoriga programo komenciĝis ene de instruista edukado en 2007.
Ĉe Kennesaw Ŝtato, ekzistis 19 854 studentoj en 2006, kaj 1 003 akademiaj kunlaborantoj [2]. Aŭtuno 2006 instrukotizo estis 3,266 USD por studentoj registritaj en Georgio - inter la plej malsupraj instrukotizoj en iu usona universitato aŭ kolegio. La denseco de instruistoj ankaŭ estas relative malalta, kun unu scienca dungito po 19,8 studentoj (ĉe la "plej bonaj" universitatoj la denseco estas ĝis 1:9).
References
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Kennesaw State University", Georgia Board of Regents, February 28, 2007. Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Kennesaw State enrollment grows for fifth straight year (November 6, 2023). Alirita November 6, 2023 .


