Saltu al enhavo

Ŝtata himno de la Respubliko Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtata himno de la Respubliko Kirgizio
"Blanka glaĉera roko"
“Ŝtata himno de la Respubliko Kirgizio”
nacia himno
lando  Kirgizio
kantoteksto Ĵalil Sadikov (Жалил Садыков, 1932-2010) kaj Ŝabdanbek Kulujev (Шабданбек Кулуев, 1942-2020)
muziko Nasir Davlesov (Насыр Давлесов, 1929-2011) kaj Kalij Moldobasanov (Калый Молдобасанов, 1929-2006)
ekde la 18-a de decembro 1992
muzika ekzemplo
"Ŝtata himno de la Respubliko Kirgizio"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
la himno sur nacia poŝtmarko de 2003

"Ŝtata himno de la Respubliko Kirgizio" (Kırgız Respublikasının Mamlekettik Gimni, en cirila alfabeto Кыргыз Республикасынын Мамлекеттик Гимни), ankaŭ konata laŭ la titolo kaj teksta komenco Ak möňgülüü aska (cirile Ак мөңгүлүү аска), "Blanka glaĉera roko", estas la nacia himno de Kirgizio. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Kirgizio la 18-an de decembro 1992.

La teksto estas verkita de la poetoj ĴalilĴamil Sadikov (JalilJamil Sadiqov, Жалил aŭ Жамил Садыков, 1932-2010) kaj Ŝabdanbek Kulujev (Şabdanbek Quluyev, Шабданбек Кулуев, 1942-2020). La muzikon komponis Nasir Davlesov (Насыр Давлесов, 1929-2011) kaj Kalij Moldobasanov (Калый Молдобасанов, 1929-2006). La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo A-maĵoro.


notaro de la komenca parto, ĉi tie en la tonalo C-maĵoro