Prezidanto (respublikestro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝtata prezidento)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto

Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1], sinonime (kaj neambigue) prezidento[2][3], estas ŝtatestro de respubliko.

Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".

Artikoloj pri la prezidanteco en unuopaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

(laŭ la stato de vikipediaj artikoloj de junio 2008, listo iom post iom ampleksiginda)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prezidanto en PIV:
    Citaĵo
     prezidanto
    1. Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.
    2. Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj Z; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
    3. Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko. 
  • [1] en Reta Vortaro:
    Citaĵo
     prezidento
    (politiko) Respublikestro, prezidanto de respubliko, ŝtatprezidanto:
    la 15an de decembro en Makedonio enoficiĝis nova prezidento;
    la novajn mondĉampionojn gratulis la prezidento de Litovio Valdas Adamkus kaj lia edzino Alma, oficiala protektanto de la aranĝo;
    li estas verŝajne la sola persono en la mondo, kiu estis prezidento de du diversaj ŝtatoj ― li estis ankaŭ prezidento de Jugoslavio en ties lasta fazo en 1991.
    Rim.: Prezidento estas speciala statuso por prezidanto, same kiel studento por studanto. 
  • Prezidento en PIV:
    Citaĵo
     prezident/o = prezidanto 3.