Ŝtata terorismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtata terorismo estas la neleĝaj, krimaj kaj do plej ofte sekretaj faroj de ŝtatoregistaro, kutime kun la preteksto kontraŭbatali terorismon.

Paradokse, kun tia preteksto oni sentas sin rajtigita uzi ĉiajn terorismajn metodojn kaj rimedojn: murdojn, bombojn, malaperigojn... La samajn, kiujn ili mem kondamnas, se uzitaj de "neŝtataj" teroristoj.

Simile, ĉiu ajn civitano povas esti celo de tiaj atakoj: de intelektulo ĝis simpatianto de la opozicio.

La historio abundas je ekzemploj, kiel la ruinigado de Palatinato; la jamaj (kaj nunaj) aktivadoj de CIA, KGB, Mossad kaj aliaj spionaj organizoj; la faligo de demokratiaj reĝimoj en Ĉilio ktp.

Aliflanke, oni povas ankaŭ opinii terorismaj ŝtatojn kiel Rusio (en Ĉeĉenio) kaj Usono (iam en Vjetnamio, nun AfganioIrako), kies armeoj respektas nenian homan rajton ŝilde de same belaj pretekstoj ("demokratio", "stabileco" ktp).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]