Ŝtatkongreso (San-Marino)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝtatkongreso San Marino Palace of Government.jpg

Establita: 15-a de majo 1945
Sidejo: Palazzo pubblico
Adreso: Piazza della Libertà

47890 - San Marino

Retejo: Congresso di Stato

La Ŝtatkongreso (itale Congresso di Stato) estas la plenuma organo, kvazaŭ registaro, de la Respubliko San-Marino.

La kongreso, almenaŭ la organo, el kiu ĝi originas, aperis en la unuaj jardekoj de la 18-a jarcento kaj estis konsiderebla kiel parto de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio, responsa pri administraj taskoj kaj konsilado pri politikaj kaj juraj aferoj. Ĝi tiutempe ne havis decidajn povojn. La kongreso estas konsiderebla ankaŭ kiel evoluaĵo el la Ekonomia Asembleo, instalita en 1830 kun la funkcio gvidi la ekonomion de la ŝtato.

La oficiala instalo de la Ŝtatkongreso okazis per leĝo de la 15-a de majo 1945, tuj post la fino de la dua mondmilito.

La membroj de la organo estas elektitaj por kvin jaroj de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio. Ili nomiĝas "ŝtatsekretarioj" (segretari di stato) kaj plenumas kolege (egalrange) la taskojn, kiujn ili mem distribuas inter si; nur pri tri oficoj decidas la Konsilio: eksterlandaj kaj politikaj aferoj, internaj aferoj, financoj. La ŝtatsekretario pri eksterlandaj kaj politikaj aferoj havas, kiel "unua inter egaluloj", la funkcion de ĉefministro, sed ne uzas tiun ĉi titolon. La ŝtatsekretarioj estas politike responsaj al la Granda kaj Ĝenerala Konsilio kaj jure (pun- kaj civiljure) responsaj al la ordinara justico.

Nuntempe la Ŝtatkongreso kunvenas almenaŭ unufoje semajne.

Elektoj[redakti | redakti fonton]

La Kongreso konsistas el 10 ŝtatsekretarioj, kiuj funkcias kiel estroj de la sektoroj de la publika administrado.

La ŝtatsekretariojn elektas la Granda kaj Ĝenerala Konsilio el inter siaj propraj anoj. Okazas apartaj, nesekretaj elektoj por ĉiu sekretario. La oficoj de la sekretarioj pri eksterlandaj kaj politikaj aferoj, pri internaj aferoj kaj pri financoj, buĝeto kaj enprogramigo estas deciditaj de la Konsilio; pri la aliaj oficoj la Ŝtatkongreso decidas mem.

Ŝtatsekretario ne povas ofici pli ol dek sinsekvajn jarojn; plia oficperiodo povas okazi nur post paŭzo de almenaŭ kvin jaroj.

La organo dissolviĝas, se plimulto de ĝiaj anoj redonas sian mandaton al la Granda kaj Ĝenerala Konsilio aŭ se la Konsilio decidas revoki la mandatojn de ĉiuj kongresanoj. Dissolvo de la Kongreso ne kaŭzas novajn balotojn pri la Konsilio. La Konsilio ne havas la instrumenton de "deklaro de nekonfido" al la Kongreso, sed la revoko de la mandato fakte plenumas analogan funkcion.

La Kongreson prezidas la du regantaj kapitanoj, kiuj ne havas voĉrajton, sed nur kunordigas, direktas kaj stimulas la laboron kaj la kunligon kun la leĝdona organo (la Konsilio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]