Ĉin
Ŝtato Ĉin estas ŝtato situanta en okcidenta Birmo (Mjanmaro). La Ŝtato Ĉin havas 36,019 km² kaj estas bordata de la ŝtato Raĥine sude, Bangladeŝo sudokcidente, la Sagainga Regiono kaj la Magvaja Regiono oriente, la barataj ŝtatoj Manipuro norde kaj Mizoramo okcidente. La etna popolo Ĉin formas la majoritaton de la ŝtata populacio de 500,000 loĝantoj. La ĉefurbo de la ŝtato estas Haĥao. La ŝtato estas kovrata de montaraj regionoj kun malmultaj transportebloj, kaj tiele la Ŝtato Ĉin estas dise loĝataj kaj restas unu el malplej disvolvigitaj areoj de la lando.