Ŝtato Anambra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Anambra
subŝtato
Anambra.jpg

LandoNiĝerio

Koordinatoj6° N, 7° O (mapo)6.33333333333337Koordinatoj: 6° N, 7° O (mapo)
ĈefurboAwka
- koordinatoj6° N, 7° O (mapo)6.33333333333337Koordinatoj: 6° N, 7° O (mapo) [+]
Areo4 844 km² (484 400 ha) [+]
Loĝantaro5 527 809 [+] (2016)

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo420001 [+]
ISO 3166-2NG-AN

Ŝtato Anambra (Tero)
situo de Anambra en Niĝerio


Map
Ŝtato Anambra

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Anambra State [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ŝtato Anambra (angle Anambra State) estas ŝtato en sudorienta Niĝerio. Ties nomo estas angligita versio de la origina 'Oma Mbala', la indiĝena nomo de la Anambra Rivero. La ĉefurbo kaj registara sidejo estas Awka. Onitsha kaj Nnewi estas la plej grandaj komercaj kaj industriaj urboj, respektive. Limoj estas la Delta Ŝtato okcidente, la Imo Ŝtato kaj la Rivera Ŝtato sude, la Enugua Ŝtato oriente kaj la Kogi Ŝtato norde. La origino de la nomo estas deriva el la Anambra Rivero (Omambala) kiu estas alfluanhto de la fama Rivero Niĝero.

La indiĝena etna grupo en Anambra ŝtato estas la Igboj (98 % el la loĝantaro) kaj malgranda loĝantaro de Igaloj (2 % el la loĝantaro) kiu loĝas ĉefe en la nordokcidenta parto de la ŝtato.[1]

Anambra estas la oka plej loĝata ŝtato en Niĝerio kaj la dua plej dense loĝata ŝtato en Niĝerio post la Lagosa Ŝtato. La etendo de pli ol 45 km inter Oba kaj Amorka enhavas aron da nombraj densaj loĝataj vilaĝoj kaj malgrandaj urboj kio donas al la areo averaĝe ĉirkaŭkalkulitan densecon de 1,500–2,000 personoj por kvadrata kilometro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anambra State. Igbofocus.co.uk. Alirita 2013-08-25. Arkivigite je 2017-07-24 per la retarkivo Wayback Machine

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]