Puĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ŝtatrenverso)

Puĉo (aŭ ŝtatrenverso[1]) estas subita perforta provo renversi ŝtatan sistemon. Kontraŭe al revolucio ĝi estas kutime farata de malgranda, sed influhava grupo. Ofte tiu grupo jam posedas parton de la potenco, ekzemple armeon, policon ktp.

La koncepto de puĉo rilatas ĉefe al la konsidero de laŭleĝa ŝtato aŭ ŝtatformo, kui estus renversita de kontraŭa partio, sektoro aŭ gravulo. Ekzemple renverso de demokrata registaro fare de nedemokrata partio aŭ gravulo. Tre ofte tiu renverso direktas sin al malpli demokrata aŭ progresema reĝimo (ekzemple en Latinameriko dum la dua duono de la 20-a jarcento), sed ne ĉiam: ankaŭ inverse al pli demokrata aŭ progresema reĝimo (ekzemple en Portugalio dum la 1970-aj jaroj).

Rilato al revolucio[redakti | redakti fonton]

Foje okazas ke la efiko de puĉo superas la limojn de la lando, tiam kio okazas ĝi ŝanĝus la mondan ordon de la tuta politika kulturo kaj perspektivon de la homa socio; Ĉi-kaze ĝi nomiĝas revolucio. Ekzemplo de tio estas la Oktobra Revolucio, kiu komenciĝis kiel puĉo en Rusio, sed celante disvastigi komunismon tra la mondo. La esprimo "revolucio" estas iam uzata por priskribi puĉo, en kiu neniu substanca ŝanĝo en la reĝimo-speco estis farita, ekz. de unu diktatureco al la sekvanta. Tio okazas plej ofte pro kialoj de mallarĝa nacia vidpunkto, kaj precipe pro kialoj de retoriko kaj propagando. Foje la propaganda diskurso ankaŭ trapenetras historiografion, kvankam tio ne estas koncipe preciza.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel traduki? Comment traduit-on? (Esperanto/Franca) (pdf). La Riverego, p. 27. Esperanto-Societo Kebekia (septembro 2011). Arkivita el la originalo je 2014-05-28. Alirita 2011-09-19.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]