Ŝtonĉizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉizisto laborante en la Katedralo de Sankta Johano la Dieca de Novjorko en 1909.
Mogola ponardo-tenilo el jado kun oro, rubenoj, kaj smeraldoj.
Plado el serpenteno kun inkrustigitaj orfiŝoj, unua jarcento a.K. aŭ CE, kun 9-ajarcentaj aldonaĵoj

Ŝtonĉizado estas ĝenerala esprimo por ĉizado de ŝtonoj. Ĝi estis grava fako de la artoj el la Antikveco, kaj ĉefe por skulptarto kaj arkitekturo ekzemple de preĝejoj kaj katedraloj. Ŝtonĉizistoj estis unue el unuaj metiistoj kiuj asociiĝis en gildoj kaj prilaboris teknikojn, kiuj poste rezultos en la moderna scienco, tekniko kaj arto de arkitekturo.

Ŝtonĉizado estas ankaŭ partikulara esprimo en arthistorio kaj arkeologio por la ĉizado por artaj celoj de duongemoj, ankaŭ de gemoj, kiel ekzemple jado, kvarco (klara kvarco), agato, onikso, jaspo, serpenteno aŭ karneliano, kaj por objekto farita laŭ tiu maniero.[1][2] Normale la objektoj estas malgrandaj, kaj la kategorio parte koincidas kun kaj juvelarto kaj skulptarto. Foje estas uzita la itala esprimo pietra dura;[3] kio estas kaŭzo de ia konfuzo.

De la Neolitika periodo ĝis ĉirkaŭ la 19-a jarcento tiaj objektoj estis inter la plej altagrade aprezitaj en multaj kulturoj, ofte atribuis specialajn potencojn aŭ religian signifon, sed hodiaŭ priraportado en ne-specialista arthistorio tendencas esti forigita al ĉia dekoracia arto aŭ "duaranga arta" kategorio. La specoj de objektoj ĉizitaj inkludis tiujn kun ritaj aŭ religiaj celoj, gravuritaj gemoj kiel sigelringoj kaj aliaj specoj de sigelo, teniloj, zonbukoj kaj similaj eroj, ujoj kaj pure dekoraciaj objektoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. CAMEO database: Hardstone. Museum of Fine Arts, Boston. Arkivita el la originalo je 9a Junio 2014.
  2. Carvalho, Pedro de Moura. (2010) Gems and Jewels of Mughal India. London: Nour Foundation. ISBN 978-1-874780-72-4.
  3. This catalogue provides a comprehensive history of pietre dure, a virtuoso form of hardstone carving that reached an artistic peak in Italy in the 16th century and subsequently spread throughout Europe. (2008) Giusti, Annamaria and Koeppe, Wolfram: Art of the Royal Court: Treasures in Pietre Dure from the Palaces of Europe. New York: Metropolitan Museum of Art in association with Yale University Press. ISBN 978-1-58839-288-6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]