Ŝtonĵetilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtonĵetilo
Forka ŝtonĵetilo

Ŝtonĵetilo estas distancarmilo, kiu de la antikvo ĝis la mezepoko estis vaste uzata. Simplaj ŝtonĵetiloj konsistis el longa ŝnuro aŭ bendo ledaŝtofa kies mezo havis etan konkavaĵon por la ĵetaĵo.

La ŝtonĵetisto per unu mano kaptas la du ekstremojn de la bendo, metas ĵetaĵon (ekzemple ŝtonon aŭ metalpecon) en la konkavaĵon kaj eksvingas la ĵetilon. Tiel la militisto povas doni al la ĵetaĵo pli grandan rapidecon ol per brako sen helpilo. Post atingo de sufiĉa rapideco, la ŝtonĵetisto malkaptas unu ekstremon de la bendo kaj sekve la ĵetaĵo disiĝas de la ĵetilo kaj pafiĝas antaŭen (direktite al la malamiko).

La malpezaj trupoj en Helenio kaj Romio konsistis grandaparte el ŝtonĵetistoj. Ankaŭ la armeo de la inkaa imperio en kelkaj regionoj enhavis ilin. Laŭ la hebrea Biblio, la izraelida knabo Davido uzis ŝtonĵetilon por venki la filiŝtan giganton Goliato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]