Ŝtona maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtona maro estas ampleksa plata ŝtonega kovraĵo (ĥaotika kumulaĵo) sur pintoj de montaraj dorsoj kaj sur deklivoj. Plimulte ĝi estas rezulto de disfalo de rokaj malfermejoj, falegoj, iom post ioma amasiĝado kaj gravita translokigado de rompaĵoj de mineraloj sur la deklivoj. La ŝtonaj maroj povas havi aspekton de koneksaj areoj kovritaj de ŝtonoj aŭ pli grandaj ŝtonegoj preskaŭ blokoj, plilongigitaj ŝtonaj fluoj kaj riveroj, la tn. erigaĵoj el negrandaj kubformaj ŝtonoj de vulkanismo aŭ ŝtonaj gregoj (malpli densaj grupoj de ŝtonegoj).[1] Ili dividiĝas en aŭtoĥtonajn (devenaj) kaj en aloĥtonajn (altrenitaj el aliaj lokoj).

Signifo[redakti | redakti fonton]

La ŝtonegaj maroj prezentas precipe problemojn por turistoj dum superigado de montaraj dorsoj. Ankaŭ temas pri nekonvenaj lokoj por konstruado aŭ agrikulturado. Sed la ŝtonaj maroj kun pli granda potenco havas mikroklimatan signifon, ĉar reteniĝas en ili dum la tuta jaro simila temperaturo, do la spaco inter la ŝtonegoj servas kiel kaŝejo al multaj specioj de montara bestaro, ekz. al marmotoj.

Fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]