Ŝtono de Palermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtono de Palermo.

La Ŝtono de Palermo estas la plej granda fragmento de nigra tomboŝtono (diorito) kiu havas gravuraĵojn pri okazintaĵoj ekde la antaŭdinastia epoko ĝis la kvina egipta dinastio, kiaj ceremonioj, brutar-censoj, jara nivelo pri la kresko de Nilo, kaj la nomo de la faraonoj. Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Palermo (Italio), ĉar ĝi estas gardata tie en la Arkeologia Muzeo de Palermo.

La fragmento mezuras 43 cm longe kaj 30 cm larĝe, kvankam ĝi venas el tomboŝtono kiu povus mezuri du metrojn longe kaj 60 centimetrojn alte. Aliaj fragmentoj plej etaj de ĉi dokumento, aŭ alia simila, troviĝas en la Egipta muzeo en Kairo kaj en la Muzeo Petrie de Londono.

La teksto dividiĝas en tri horizontalajn registraĵojn

  • La supera montras la nomon de la faraono de tiu periodo,
  • La meza la elstarajn okazintaĵojn: festoj, brutarkalkulado, ktp,
  • La malsupera indikas la plej altan niveln de la inundo de la rivero Nilo.

En la supera parto troviĝas la nomoj de pluraj antaŭdinastiaj regantoj de la Malalta Egiptio: «...pu», Seka, Ĥaaŭ, Tiuo, Tjeŝ, Neheb, Uaĝnar, Meĥet, kaj «...a».