Ŝtono de helpo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtono de Helpo
Ŝtono de Helpo
Ŝtono de Helpo
Aŭtoro Hans Warren
Eldonjaro 1989
Urbo Hago, Nederlando
Eldoninto Esperanto-Kultura Servo
Paĝoj 72
vdr

Ŝtono de Helpo estas esperantlingva traduko de romano verkita de la nederlandano Hans Warren, kiun en 1989 publikigis la eldonejo Esperanto-Kultura Servo en Hago. El la nederlandlingva dua, reviziita eldono de 1983 ĝin tradukis Gerrit Berveling. Temas pri drameca novelo pri amo inter du junuloj.

Citaĵo
 Ŝtono de helpo estas la drameca historio pri amikeco, amo, malamo kaj morto, kiu finiĝas korŝire; restas nur ĉifita ampoemeto, melankolia mesaĝo poezia meze de ruinoj kaj pereo. La stilo tiom vivas, ke la malrapide komenciĝantan sed subite fulmrapide disvolviĝantan rakonton oni kvazaŭ filmon vidas preterpasi. Ofte oni nomas Warren-on la plej ne-nederlanda poeto en Nederlando: ankaŭ tiu ĉi rakonto, kvankam saturita je "loka koloro", estas ne-nederlande impona. 
— laŭ la malantaŭa kovrilpaĝo de la unua nederlandlingva eldono, traduko de Gerrit Berveling

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]