Ŝtonvico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ŝtonvicoj de Lagatjar apud Camaret-sur-Mer
aleo de megalitoj apud Carnac, Bretonio, Francujo
ŝtonviĉoj de Kerzerho, Erdeven, Bretonio, Francujo
vico de megalitoj de Clooney, Irlando
la ŝtonvicoj de Palaggiu sur Korsiko ankaŭ nomata Campu dei Morti (tombejo)

Ŝtonvico estas en arĥeologio vicigado de menhiroj (vertikale starantaj megalitoj). Tia vico estas, se minimume tri menhiroj staras kune en vidodistanco. La distancoj varias inter 0,2 kaj 100,0 m. Pluraj ŝtonvicoj unu apud la alia nomiĝas aleoj aŭ „multoblaj ŝtonvicoj“. Tiuj povas konsisti el ĝis 11 vicoj kun dekduo da menhiroj. Bonaj ekzemploj staras en Carnac (Bretonio).

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ŝtoncirkloj troviĝas precipe en okcidenta Eŭropo inkluzive de la okcidento de Svisio (ŝtonvico de Clendy, ŝtonvicoj de Lutry), sed ankaŭ en Danujo, Svedujo kaj sur Korsiko (Palaggiu) kaj sur Sardio (Biru e’ Concas, Pranu Muteddu). Tre ofte oni trovas ilin en Bretonio (Cojoux, Champ des Roches, Kerlescan, Kermario, ŝtonvicoj de Kerzerho, Lagatjar, Le Menec, Le Petit Menec, Leïtan, Pierres Droites, St. Barbe kaj St. Pierre-Quiberon).

Ĉirkaŭ 3,3 km longa estas la ŝtoncirklo de Upper Erme. Ĉirkaŭ 550 m longa estas la ŝtoncirklo sur la marĉo okcidente de la „Fox Tor“ en Devon. Eĉ instalaĵoj el malgrandaj ŝtonoj kiel Hwylfa’r Ceirw, (angle The Path of the Deer, esperante „pado de la cervo“), kaj la duobla vico de ŝtonoj apud Llandudno en Kimrujo estas kelkfoje nomataj ŝtonvicoj. Inter la pli ol 40 ŝtonvicoj en Irlando elstaras la ŝtonvico de Eightercua apud An Coireán (Waterville) en la graflando Ciarraí kaj la tomboj de Leinstermen en la graflando Tiobraid Árann pro la ŝtonkavo.

Datumado[redakti | redakti fonton]

La en 2004 malkovrata ŝtonvico de Cut Hill en la norda marĉo Dart en Devon en Anglujo estas la unua kiu povis esti datumita. La torfo sub ŝtono 1 estis datumita per la radiokarbona datado al la jaroj 3700–3540 a. K. La torfo, super la ŝtono al 2476–2245 a.K.[1]

Skandinavio kaj la norda Mezeŭropo[redakti | redakti fonton]

En Danujo la plej rimarkindaj ŝtonvicoj estas la 154 m longa ŝtonvico (dane Stenrækken) ĉe Myrhøj apud Ertebølle kaj la ĉ. 90 m longa duobla vico apud Refsnæs (Stenrækkerne ved Refsnæs) en orienta Himmerland. En la sveda Bohuslän ekzistas ŝtonvicoj apud Hällevadsholm en Svarteborg kaj sur la tombokampo de Stenehed.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Aubrey Burl: From Carnac to Callanish: The Prehistoric Stone Rows of Britain, Ireland, and Brittany 1993
  • Pierre-Roland Giot: Vorgeschichte in der Bretagne. Menhire und Dolmen. Editions d'Art Jos le Doaré, Chateaulin 1991, ISBN 2-85543-076-3.
  • Kenneth McNally: Standing Stones and other Monuments of early Ireland. Appletree Press, Belfast 1984, ISBN 0-86281-121-X.
  • Jürgen E. Walkowitz: Das Megalithsyndrom. Europäische Kultplätze der Steinzeit. Beier & Beran, Langenweißbach 2003, ISBN 3-930036-70-3 (Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas. 36).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ralph M. Fyfe, Tom Greeves: The Date and Context of a Stone Row: Cut Hill, Dartmoor, South-West England. In: Antiquity. Band 84, 2010, S. 55–70.