Ŝtopilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ kutima lingvo, ŝtopilo estas peco (el korko, kaŭĉuko, metalo, vitro, plasto k.a.), per kiu oni ŝtopas (fermas) ujon aŭ elfluilan truon. Kun tia difino oni povas listigi la jenajn terminojn.

  • Banujŝtopilo estas ciklaĵo, kiu fermas la elfluilon de banujo, kutime ligita al la banujo per la metala ĉeno.
  • Buŝoŝtopilo estas io, kion oni perforte enmetas en ies buŝon kaj fiksas per ŝtofbendo, por malhelpi kriojn, alvokojn ks.
  • Korka ŝtopilo estas ŝtopilo farita el korko, uzata kiel botelŝtopilo, bokalŝtopilo, provtuboŝtopilo k.a.
  • Lavujŝtopilo estas ciklaĵo, kiu fermas la elfluilon de lavujo, kutime ligita al la lavujo per la metala ĉeno.

En elektrotekniko, ŝtopilo estas peco kun unu aŭ pluraj elstarantaj metalaj stiftoj, fiksita al la fino de elektra kablo kaj enmetebla en alian pecon kun truoj por la stiftoj, por fari konekton kun fonto de kurento aŭ alie fermi la cirkviton. Kun tia dua difino oni povas listigi la jenajn terminojn.

  • Vira ŝtopilo, aŭ respektive ina ŝtopilo, estas la ekstremaĵo de kablo kun stiftoj, aŭ respektive stifto-ingoj (Vd konektilo).
  • Ŝtopilingoina ŝtopilingo estas kontakta organo (fiksita en muro aŭ elektra aparato) kun truoj, en kiuj ŝovas stiftoj de vira ŝtopilo por permesi la fluon de elektra kurento (Vd konektingo).
  • Ĵakŝtopilo[1] estas unustifta ŝtopilo, kiun oni ŝovas en ĵakingon [2], por fari simplan, duopan aŭ pluropan kontakton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vd la terminon ĵakŝtopilo en vortaro.net [1]
  2. Vd la rimarkon pri la termino ĵako en ReVo [2]