Ŝtramberkaj oreloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtramberkaj oreloj

Ŝtramberkaj oreloj (ĉeĥe Štramberské uši) estas sukeraĵista produkto el spickuka pasto en konusformo, kiun oni tradicie bakas en moravia urbo Štramberk kaj ties ĉirkaŭaĵo. Registritan markon Ŝtramberkaj oreloj povas ekde la jaro 2000 porti nur produkto produktita sur teritorio de urbo Štramberk. En la jaro 2006 agadis en la urbo ok produktistoj kun donita licenco. Komence de la jaro 2006 Ĉeĥio akiris de Eŭropa Komisiono konsenton kun dono de protektita nomigo de origino por tiu ĉi nutraĵista produkto. Komence de la jaro 2007 la Ŝtramberkaj oreloj estas la unua ĉeĥa nutraĵista produkto, al kiu EK agnoskas tiun ĉi ŝirmon enkadre de standarda procedo. La saman ŝirmon jam en EK ĝuas bieroj el České Budějovice.

Legendo pri la deveno de la sukeraĵo[redakti | redakti fonton]

Laŭ loka legendo la origino de la sukeraĵeto ligas al tatara militiro en la jaro 1241, kiam la malamika soldataro disiĝis tendaron sur montopiedo de la proksima monteto nomata Kotouč. Laŭ mito lokaj loĝantoj post nokta ŝtormo trafosis digon de fiŝlago kaj inundigis la tendaron. Kiam la akvo falis, ili onidire trovis surloke sakegojn kun salitaj homaj oreloj, kiujn la tataroj forhakis al kristanoj kaj sendis ilin al sia ĥano. Onidire por memoro de tiu ĉi evento en la urbo antaŭvespere de Festotago de Ĉieliro de Dio oni ĉiujare bakas sukeraĵon dolĉigitan per mielo kaj gustumigita per sekreta miksaĵo de spicoj.

Eksteraj liguiloj[redakti | redakti fonton]