Saltu al enhavo

Ŝudodano

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝudodano
homo Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Sekso vira
Nacieco Nepalo
Okupo politikisto
Patro Sinhahanuo
Gefratoj Śuklodana • Amritodana
Edzo/Edzino Reĝino Maja • Mahapajapati Gotami
Infanoj Budho Gotamo • Sundari Nanda • Sundarānanda
v • d • r
Ŝudodano kaj sia kortego.

Ŝudodano (sanskrite Śuddhodana) estis la patro de la budho Gotamo[1][2] kaj unu el la regantoj de la ŝakjoj, kies teritorio troviĝis en antikva Hindujo en hodiaŭa suda Nepalo kaj norda Barato. Ŝudodano loĝis en Kapilavastuo, la ĉefurbo de la sendependa respublika ŝtato de Ŝakjujo, kaj havis du edzinojn, fratinojn Majadevio kaj Praĝapatio.

Li estis filo de Sinhahanuo.

Laŭ tradicio, la filo de Ŝudodana estis destinita fariĝi aŭ mondreganto cakravartin aŭ granda sciencisto. Ŝudodano volis, ke sia filo fariĝu granda reganto. Tial, kiam la malgranda princo naskiĝis, li ricevis nomon Siddhārtha, kiu signifas „tiu, kiu atingas sian celon“ kaj Ŝudodano kovris lin per luksaĵoj klopodante savi lin kontraŭ la doloroj de la mondo, sed la princo poste foriris por fariĝi ŝramano kaj fariĝis budho.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Mahāpadāna Sutta (DN14)
  2. ↑ Nālaka Sutta, prologo de Suttanipata (SN3.11)