Ŝulmanu-aŝared la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝulmanu-aŝared la 1-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Patro Adad-nirari la 1-a vd
Infanoj Tukulti-Ninurta la 1-a vd
Profesio
Okupo reĝosuvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝulmanu-aŝared la 1-abiblie Salmanasaro la 1-a inter la jaroj 1263 kaj 1234 antaŭ nia erao estis reĝo de Asirio kaj plej supera juĝisto de la imperio.

Li estis la filo kaj posteulo de la reĝo Adad-nirari la 1-a kaj kiel siaj antaŭuloj havis la titolon "reprezentanto de la dio Baalo kaj pastro de la dio Aŝuro". Krome li nomis sin "granda reĝo" kaj "reĝo tutmonda" (laŭ la modelo de la babilonia titolo rab kiŝati).

Kiam li ekregis, la lando Urartu (ĉe la montaro Ararato) ribelis kontraŭ la asiria superrego. La reganto post preĝo kunvokis siajn armeojn kaj komencis militon, dum kiu laŭ asiriaj enskriboj li laŭdire konkeris ok landojn kaj 51 urbojn. Salmanasaro postulis de la lando altan imposton, kiu estas indiko pri tio ke li ne sukcesis instali daŭran superregon, sed ĉiukaze enkasigis mallongtempan profiton. Ankaŭ pliajn najbarajn regionojn li sukcese konkeris. Salmanasaro korespondis kun la hititoj. En Ninevo li konstruigis palacon, restaŭrigis la tiean templon de la diino Iŝtar kaj rekonstruigis la urbon Nimrud borde de la rivero Tigriso.

Antaŭe:reĝo de AsirioPoste:
Adad-nirari la 1-a1263 kaj 1234 antaŭ nia eraoTukulti-Ninurta la 1-a