Ŝvabaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montro de teksto skribita per ŝvabaĥo
Komparo de ŝvabaĥo kun aliaj tipoj de literoj

Ŝvabaĥo (germane Schwabacher) estas malfrue bastarda gotika rompa skribmaniero kun granda ornamaĵaro, devenanta el la 16-a jarcento, markata kiel kursivo de frakturo. Tiu ĉi larĝa rondigita skribmaniero estas el hodiaŭa vidpunkto por laikoj sole malfacile legebla, sed siatempe ĝi estis uzata por klara kaj legebla formo, sed kontraŭ al pli antaŭaj gotikaj skriboj ĝi seniĝis de ekz. granda kvanto de mallongigoj kaj ligaturoj. En certa senco ĝi estas por kelkaj ĉeĥaj aŭ germanaj skribaj dokumentoj transira skribo inter gotika kaj novgotika etapo. La skribo estas nomita laŭ urbo Schwabach apud Nurenbergo.

En la ŝvabaĥo estas presita Biblio de Kralice el la jaroj 15791594 kaj presaĵoj de Jiří Melantrich.

Al la ŝvabaĥo en Germanio ekde la 17-a jarcento, do proporcie baldaŭ, ligis novgotika malfrue bastarda frakturo. En la ĉeĥaj landoj la ŝatateco de ŝvabaĥo daŭrigis krom aliaj novgotikaj skriboj en presaĵoj ĝis la 18-a jarcento, okaze de malpli valoraj verkoj ĝis fino de la 19-a jarcento.

Pli malfacile legebla skribita ŝvabaĥo ne havis klare kodifikitan aspekton.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]