Saltu al enhavo

Ŝvaba Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉefaj militaj lokoj (februaro ĝis septembro 1499

La Ŝvaba Milito (ankaŭ: Svisa militoEngadina milito) estis arma konfliktaro daŭrinta de januaro ĝis septembro 1499.

Kaŭzo estis la regna urbo Konstanco kiu preferis malsvisiĝon. Batalis la Svisa Ĵurkomunumo kontraŭ la habsburgoj kaj ilia potenca aliancano Ŝvaba Ligo, pri la supereco en la komuna limzono. Malgraŭ siaj sukcesoj, la anoj de la Ĵurkomunumo ne sukcesis pligrandigi siajn teritoriojn. Bataloj estis apud Hard, Ermatingen, Konstanco kaj Frastanz.[1] Finfine imperiestro Maksimiliano la 1-a mem pretis engaĝiĝi. Eĉ tiam la svisoj ankoraŭ venkis proksime de Glurns kaj Dornach.

Post la paco de Bazelo (eblis tio danke al perado de Milano, la distanciĝo de la kernaj svisoj de la Sankta Romia Imperio kreskis. Post la Vestfalia Paco (1648) ili tute emancipiĝis forlasante la ŝirmon de la Imperio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tiutempe estis plifortikata la muraro de la urbo Feldkirch kaj estiĝis la turo Katzenturm.