Ŝvito
Ŝvito estas sekrecio, kiun ellasas homo, kiam li ŝvitas. La biologia funkcio estas malvarmigo de la korpo per elvaporigo. Ŝvito estas akveca, senkolora kaj salgusta likvo sekreciata de subhaŭtaj glandoj. Ĝi elfluetas el la haŭtoporoj.
Kompozicio
La kompozicio de ŝvito varias de unu individuo al la alia, laŭ la temperaturo, la alklimatiĝo, la laborplenumo kaj la nutraĵo. Kutime ŝvito enhavas la jenajn elementojn:
- akvo (ĉirkaŭ 99 %)
- natria klorido (salo, ĉirkaŭ 1 %)
- aliaj ne-organaj saloj
- karbonacida diamido
- urinacido
- grasacidoj kiel ekzemple formika acido aŭ butera acido
- aminoacidoj
- amoniako
- sukero
- lakta acido
- askorbata acido (vitamino C)
- kolesterino
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri ŝvito en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Kiu ŝvitas, tiu profitas. ” „ Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. ” „ Pli bone estas ŝviti ol tremi. ”
Referencoj
Eksteraj ligiloj
greke Quarks & Co: Nia ŝvito (germane)