Širkovce
Širkovce, hungare Serke (ŝerke) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 18 km²
- Supermara alteco: 183 m
- Loĝantaro: 890
- Poŝtkodo: 980 02
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Širkovce situas sur ebenaĵo kaj sur deklivoj, laŭ dekstra bordo de rojo Rimava, laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas 12 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1264 en formo "Sirque". Post 1274 fortikaĵo konstruiĝis havanta la nomon Kapla. En 1443 la husanoj okupis ĝin, poste Matiaso la 1-a reokupis. Pro la konstantaj militoj la vilaĝo senhomiĝis en la 18-a jarcento, la fortikaĵo ruiniĝis. En 1910 loĝis en Serke 955 da homoj, (945 hungaroj, 6 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Serke apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Feled, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Širkovce 884 da homoj, (760 hungaroj, 73 slovakoj, 42 ciganoj, unusola serbo).
Vidindaĵo
[redakti | redakti fonton]- kalvinana preĝejo de 1718
- ruinoj de la fortikaĵo sur monto 377 m-ojn alta
- klasikisma kastelo de Gömöry-Maróthy kun parko el la 19-a jarcento
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Serke naskiĝis hungara kalvinana pastro-instruisto József S. Szabó.
- En Serke mortis hungara pastro-verkisto Sámuel Balogh.
- En Širkovce mortis hungara aktoro Margit Maróthy.